Sala (Maroko)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sala aŭ Salé (arabe سلا Sala, Berbere ⵙⵍⴰ Sla) estas urbo en nordokcidenta Maroko, en la dekstra bordo de la rivero Burekrek, male al la ŝtata ĉefurbo Rabat, por kiu ĝi utilas kiel dormurbo. Fondita en ĉirkaŭ 1030 fare de arab-parolantaj Berberoj, nome Banu Ifran,[1] ĝi poste iĝis havenurbo por piratoj kiel sendependa respubliko antaŭ esti aliigita en la Alaŭitdinastia Maroko.
Rapidaj faktoj urbego, Administrado ...
Sala | |||
---|---|---|---|
urbego | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 11000 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 850 403 (2014) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 3′ N, 6° 49′ U (mapo)34.05-6.816667 [+] | ||
Alto | 116 m [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Salé [+] | |||
Fermi
La nomo de la urbo estas foje transliterumita kiel Salli aŭ Sallee. La Nacia Ŝoseo 6a konektas ĝin al Fez kaj al Meknes oriente kaj la Nacia Ŝoseo 1a al Kenitro nordoriente. Ĝi havas proksimume 900,000 loĝantojn.[2]