komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Saint-Samson-sur-Rance - jen france, prononco [sɛ̃ sɑ̃sɔ̃ syʁ ʁɑ̃s], bretone Sant-Samzun - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 1 635 loĝantoj sur areo de 6,27 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 261 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dinan kaj al la kantono Pleslin-Trigavou / Plelin-Tregavoù. La teritorio havas komunan limon kun Taden kaj Plouër-sur-Rance.
Saint-Samson-sur-Rance / Sant-Samzun | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
la administrejo | |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Arondismento | Dinan | ||
Kantono | Pleslin-Trigavou / Plelin-Tregavoù | ||
INSEE kodo | 22327 [+] | ||
Poŝtkodo | 22100 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 635 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 261 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 29′ N, 2° 2′ U (mapo)48.491388888889-2.0308333333333 [+] | ||
Alto | 64 m [+] | ||
Areo | 6,27 km² ( 627 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Saint-Samson-sur-Rance [+] | |||
Situanta sur la bordo de la rivero Rance, proksime de Dinan, je dudeko da kilometroj de Dinard kaj de Saint-Malo, je tri horkvaronoj de Saint-Brieuc kaj de Rennes.
La ĉeesto de la bela menhiro de La Tremblais pensigas ke la lokoj estis loĝataj almenaŭ ekde la Neolitiko.
La paroĥo de Saint-Samson-jouxte-Livet, enklavo en la episkoplando de Saint-Malo estis parto de la dekanlando de Dol, kiu apartenis al la episkoplando de Dol kaj estis dediĉita al sankta Samsono.
Post preno de la nomo "Saint-Samson", la paroĥo estis altigita al komunumo en 1790. La 25-an de julio 1962 la komunumo estis renomumita "Saint-Samson-sur-Rance"
Blazono | france Parti : au premier coupé au I échiqueté d'argent et de gueules de quatre tires de cinq points et au II de gueules au chevron d'or, au second d'azur au menhir d'or penché en barre soutenu de cinq trangles ondées d'argent ; sur le tout au chef d'hermine. esperante Vertikale tranĉita : la unua horizontale tranĉita kun la unua arĝenta kaj gorĝa ŝaktabulo el kvar vicoj kaj kvin fakoj kaj la dua gorĝa kun ora ĉevrono, la dua lazura kun ora menhiro laŭ maldekstra balteo subtenanta de arĝentaj ondaj linioj; la tuto kun ermena kapo. |
|
---|---|---|
Detaloj |
La komunumo havas du monumentojn klasitajn historiaj :
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.