komunumo en la departemento Aisne de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Saint-Quentin estas franca komunumo lokita en la departemento Aisne kaj en la regiono Hauts-de-France. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estras unu arondismenton.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Saint-Quentin. |
Saint-Quentin | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Komunumo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Hauts-de-France | ||||
Departemento | Aisne (subprefektejo) | ||||
Arondismento | Arondismento de Saint-Quentin (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||||
Komunumaro | Communauté d'agglomération de Saint-Quentin | ||||
| |||||
INSEE kodo | 02691 [+] | ||||
Poŝtkodo | 02100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Frédéric Macarez (2020-2026) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 52 958 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 347 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 49° 51′ N, 3° 17′ O (mapo)49.8477777777783.2855555555556 [+] | ||||
Alto | 74 m [+] | ||||
Areo | 22,56 km² (2 256 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Saint-Quentin [+] | |||||
| |||||
En la franca lingvo, ĝiaj loĝantoj estas nomataj Saint-Quentinois.
Saint-Quentin situas ĉe la rivero Somme, kiu ekas proksime al la urbo, en Fonsomme. Saint-Quentin estas kutime rigardata kiel la ĉefurbo de Alta Pikardio, kore de la natura regiono Vermand.
La urbo ĝuas interesas geografian situon, je la krucvojo inter Parizo, Amiens, Reims, Lille kaj Bruselo. Tiu situo estas plifortigita de du aŭtovojoj : la A26 (kromnomita "aŭtovojo de la angloj") el Arras al Calais, kaj la A29, el Amiens ĝis Rouen.
La tiel nomata kanalo de Saint-Quentin trapasas la urbon, kaj kunligas Chauny al Cambrai. Ĝi restis unu el la plej gravaj kanaloj de Francio ĝis la 1960-aj jaroj kaj kunligas la riverojn Somme, Escaut kaj Oise.
1793 | 1800 | 1806 | 1821 | 1831 | 1836 | 1841 | 1846 | 1851 | 1856 | 1861 | 1866 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
10 800 | 10 477 | 10 535 | 12 351 | 17 686 | 20 570 | 21 400 | 23 852 | 24 953 | 26 887 | 30 790 | 32 690 |
1872 | 1876 | 1881 | 1886 | 1891 | 1896 | 1901 | 1906 | 1911 | 1921 | 1926 | 1931 | 1936 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
34 811 | 38 924 | 45 838 | 47 353 | 47 551 | 48 868 | 50 278 | 52 768 | 55 571 | 37 345 | 49 683 | 49 448 | 49 028 |
1946 | 1954 | 1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2004 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
48 556 | 53 866 | 61 071 | 64 196 | 67 243 | 63 567 | 60 644 | 59 066 | 61 092 |
Saint-Quentin estas la ĉefurbo de tri kantonoj :
Eko de la mandato | Fino de la mandato | Nomo | Funkcio | Partio |
---|---|---|---|---|
oktobro 2010 | Nuna mandato... | Xavier Bertrand | Ministro de la Laboro, de la Dungo kaj de la Sano | UMP |
junio 1995 | demisiis en oktobro 2010 | Pierre André | Senatano de Aisne | UMP |
1989 | 1995 | Daniel Le Meur | eksa deputito - chevalier de la légion d'honneur | PCF |
1983 | 1989 | Jacques Braconnier | eksa senatano de Aisne | RPR |
1977 | 1983 | Daniel Le Meur | eksa deputito | PCF |
1966 | 1977 | Jacques Braconnier | eksa senatano de Aisne | UDR |
Saint-Quentin estas klasifikita kiel "arta kaj historia urbo" (ville d'art et d'histoire). La baziliko de Saint-Quentin estis konstruita ekde la komenco de la 13-a jarcento ĝis la 15-a jarcento : ĝi prezentas interesan miksadon de pluraj gotikaj stiloj.
La gotika urbdomo de Saint-Quentin, finpretigita en 1509, estas dekoraciita de 173 skulptaĵoj kaj troviĝas ĉe granda, ŝlosita placo. Ĝi famiĝas pro sia sonorilaro da 37 sonoriloj.
Ekzistas muzeo pri papilioj, kiu entenas pli ol 600000 specimenoj, el kiuj nur 20000 estas ekspoziciataj en la muzeo. La "muzeo Antoine Lécuyer" estas dediĉita al la verkoj de Maurice-Quentin de La Tour, pentristo de la 18-a jarcento.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.