komunumo en Ĝirondio, Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Saint-Émilion - jen france, prononco [sɛ̃.t‿emiljˈɔ̃], okcitane respektive gaskone Sent Melhon - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Ĝirondio (france Gironde [ʒiʁɔ̃d] respektive okcitane kaj gaskone Gironda), en la administra regiono Nova Akvitanio (france Nouvelle-Aquitaine [nuvɛl akitɛn], okcitane kaj gaskone Nòva Aquitània) kaj en la tradicia, historia regiono Akvitanio (france Aquitaine [akitɛn], okcitane kaj gaskone Aquitània). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Libourne (aŭ Liborna) kaj al la kantono Les Coteaux de Dordogne.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Saint-Émilion (stacidomo). |
Saint-Émilion · Sent Melhon | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Nova Akvitanio | ||
Departemento | Ĝirondio | ||
Arondismento | Libourne (aŭ Liborna) | ||
Kantono | Les Coteaux de Dordogne | ||
INSEE kodo | 33394 [+] | ||
Poŝtkodo | 33330 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 769 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 65 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 44° 54′ N, 0° 9′ U (mapo)44.892777777778-0.15583333333333 [+] | ||
Alto | 23 m [+] | ||
Areo | 27,02 km² (2 702 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Saint-Émilion [+] | |||
Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 1 769 loĝantoj sur areo de 27,02 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 65 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Libourne, Montagne, Moulon, Néac, Pomerol, Saint-Christophe-des-Bardes, Saint-Laurent-des-Combes, Saint-Sulpice-de-Faleyrens kaj Vignonet.
Ĝiaj loĝantoj franclingve nomiĝas saint-émilionnais.
Grava turisma loko — averaĝe 1 000 000 homoj vizitas ĝin ĉiujare2 — ĝi havas gravan monumentan elmontradon : ermitejo, monolita kirko (enrok-hakita preĝejo), kolegiata preĝejo, ĉefepiskopa palaco, luksaj konstruaĵoj kaj restaĵoj de fortikaĵoj) trovebla laŭlonge de la mallarĝaj stratoj serpentumaj. montetoj (nomataj “tumuloj”) kaj ombritaj kvartaloj.; ĝi ĝuas la reputacion de sia enologia ("la vitejo de Saint-Émilion) kaj gastronomia (makaronoj, pasteĉoj, grashepataĵoj) heredaĵo. La mezepoka urbo estas listigita kiel Monda Heredaĵo de Unesko ekde 1999. Ĝi konsistigas "rimarkindan ekzemplon de historia vinpejzaĝo, kiu pluvivis sendifekta" kaj "escepte ilustras la intensan kultivadon de vinvitoj en precize limigita regiono” (enskribo-kriterioj adoptitaj de Unesko en decembro 1999 en la kategorio Kulturaj Pejzaĝoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.