![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/bc/Maischberger_-_2023-02-08-6660.jpg/640px-Maischberger_-_2023-02-08-6660.jpg&w=640&q=50)
Sahra Wagenknecht
germana politikistino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sahra WAGENKNECHT[1] [VAgenkneĥt] (naskiĝis la 16-an de julio 1969 en Jena kiel Sarah Wagenknecht)[2]) estas germana politikistino kaj aŭtorino de kvar nefikciaj libroj.Ŝi estis estrarano de la germana maldekstra partio Die Linke (La Maldekstra).
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8b/2014-09-11_-_Sahra_Wagenknecht_MdB_-_8301.jpg/640px-2014-09-11_-_Sahra_Wagenknecht_MdB_-_8301.jpg)
Wagenknecht estis membro de la federacia ĉefestraro de la partio PDS de 1991 ĝis 1995 kaj de 2000 ĝis la fuzio kun la WASG en 2007. Ŝi estis membro de la Eŭropa Parlamento de 2004 ĝis 2009 kaj unu el la vicgvidantoj de la partio de 2010 ĝis 2014.
Wagenknecht estas membro de la Germana Federacia Parlamento "Bundestag" ekde septembro 2009. Ekde 2011 ŝi estis vicprezidanto de la maldekstra frakcio tie. De 2015 ĝis 2019 ŝi estis parlamenta grupestro kun Dietmar Bartsch.Ŝi povis vastigi sian influon en la posteulpartio, Die Linke. Tie, Wagenknecht, kiu estis komunisto dum longa tempo, estis konsiderita protagonisto de la maldekstra flanko de la partio.
La 23-an de oktobro 2023, Wagenknecht anoncis sian foriron el la partio Die Linke kaj la fondiĝon de la asocio BSW - Por Racio kaj Justeco, kiu celas prepari la fondon de nova politika partio.[2]