La insulo Sado (japane 佐渡島, elparolita: Sado-ga-ŝima) troviĝas ĉirkaŭ 60 km nordokcidente de la urbo Niigata en la gubernio Niigata en la japana maro. Ĝia surfaco estas ĉirkaŭ 900 km². La pejzaĝon karakterizas vulkanoj, la plej alta monto estas pli ol 1000 m alta. La loĝantoj nombras ĉirkaŭ 70.000, kaj jare preskaŭ unu miliono da turistoj vizitas la insulon.

Rapidaj faktoj insulo [+], Supermara alteco ...
Sado
insulo [+]

Supermara alteco1 172 m T.P. [+]
Koordinatoj38° 4′ N, 138° 24′ O (mapo)38.0675138.3975
Plej alta punktoKinpoku-san
- alteco1 172 m T.P.

Longo63,4 km (39 mi)
Larĝo27 km (17 mi)
Akvokolektejo854,76 km² (85 476 ha) [+]
Areo854,76 km² (85 476 ha) [+]
Loĝantaro51 492 [+] (2020)
HorzonoNorma Horzono de Japanio [+]

Sado (Japanio)
Sado (Japanio)
DEC
Sado
Vikimedia Komunejo:  Sado, Niigata [+]
vdr
Fermi
Insulo Sado

En 2004, municipoj de la urbo kuniĝis en la urbon Sado. Antaŭ la kuniĝo, ekzistis la urbo Rjocu, urbetoj Aikaŭa, Kanai, Saŭata, Hatano, Mano, Hamoĉi, Ogi, vilaĝoj Niibo kaj Akadomari.

La internacie fama Taiko-tamburgrupo Kodo devenas de Ogi-urbeto en la sudo de la insulo.

Historio

Tra jarcentoj la insulo estis rifuĝejo por politikaj persekutitoj, inter ili la imperiestro Juntoku, la pastro Nichiren kaj Zeami, Noo-aktoro kaj aŭtoro. En la jaro 1601 oni malkovris oron; en la tiam malfermitaj minoj laboris ĉefe punkaptitoj.

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.