From Wikipedia, the free encyclopedia
Sablogisado aŭ sablomuldado estas la procezo de fandado aŭ gisado de metaloj karakterizita per la uzado de sablo kiel mulda materialo. La termino "sablogisaĵo" povas aludi ankaŭ al produkto fabrikita pere de sablogisado. Sablogisado estas produktita en specializitaj fabrikoj nomitaj fandejoj. Ĉirkaŭ 70% el ĉiu metalgisado estas produktita per de procezo de sablogisado.[1]
Krom sablo, oni uzas kiel ligaĵo argilon kaj akvon por facile formigi la (negativ-forman) miksaĵon. Oni metas la tutan miksaĵon ofte en kadron. La formaĵo estas uzata unufoje.
La unua uzo de sablogisado okazis dum la Ŝang-dinastio, en Ĉinio. La fama Houmuwu ding (en ĉ. 1300 a.K. estis produktita per tiu metodo.
La asiria reĝo Senĥeribo (704–681 a.K.) fieris pri produktado de masivaj bronzaĵoj (kolonoj, leonoj) kaj pretendis unuafoje uzi alian metodon ol la "perdita vakso"-metodo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.