SWIFT
From Wikipedia, the free encyclopedia
S.W.I.F.T., mallongigo de la angla nomo Society for Worldwide Interbank Financial Telecommunication (esperante Societo por tutmonda interbanka telekomuniko), administras tutmondan reton per kiu bankoj kaj aliaj financaj institucioj interŝanĝas mesaĝojn pri financaj transakcioj. Je decembro 2001 ĝi interligis pli ol 7.000 financajn instituciojn en 194 landoj, kaj taksas ke ĝia reto portas transpagajn mesaĝojn de averaĝa valoro de pli ol ses trilionoj da usonaj dolaroj ĉiutage. En 2000 SWIFT portis ĉ. 1.200.000.000 mesaĝojn.
SWIFT | |||||
---|---|---|---|---|---|
organizaĵo | |||||
Komenco | 3-a de majo 1973 vd | ||||
Geografia situo | 50° 44′ 4″ N, 4° 28′ 43″ O (mapo)50.7344444444444.4786111111111 | ||||
Lando(j) | Belgio vd | ||||
Sidejo | La Hulpe | ||||
| |||||
Membro de | OpenAPI Initiative (en) vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | cooperative society | ||||
SWIFT estas koopera societo laŭ belga juro, posedaĵo de siaj membraj institucioj, kun oficejoj ĉie en la mondo. Ĝia ĉefstabejo lokiĝas en La Hulpe, apud Bruselo, Belgio.
Fondita en Bruselo en 1973, kun la subteno de 239 bankoj en 15 landoj, SWIFT komencis estigi komunan lingvon por financaj transakcioj, partigatan datenbankan sistemon, kaj tutmondan komunikan reton. Ĝi estigis fundamentajn operacajn procedojn, regulojn pri kompensodevo, ktp., en 1975, kaj sendis la unuan mesaĝon en 1977.