From Wikipedia, the free encyclopedia
Rusa avangardo estis granda, influa ondo de Avangarda moderna arto kiu floris en la Rusia Imperio kaj Sovetunio, proksimume de 1890 ĝis 1930 - kvankam iuj datis ĝian komencon jam en 1850 kaj ĝian finon tiom malfrue kiom 1960. La termino kovras multajn apartajn, tamen nedisigeble rilatigitajn artajn movadojn kiuj floris en tiu tempo; nome Suprematismo, Konstruktivismo, Rusa Futurismo, Kubo-Futurismo, Zaum kaj Nov-primitivismo. Pro la fakto ke multaj implikitaj avangardaj artistoj naskiĝis aŭ kreskis en kio nun estas Belorusio kaj Ukrainio (inkluzive de Kazimir Maleviĉ, Aleksandra Ekster, Vladimir Tatlin, Vasilij Kandinskij, David Burljuk, Alexander Archipenko), iuj fontoj ankaŭ parolas pri Ukraina avangardo.
La Rusa avangardo atingis sian kreivan kaj popularan kulminon en la periodo inter la Rusia revolucio de 1917 kaj 1932, ĉe kiu punkto la ideoj de la avangardo interbatalis kun la nov-aperinta ŝtat-sponsorita direkcio de Socialisma realismo.
Famaj figuroj de tiu epoko inkludas:
Konservado de arĥitekturo de Rusa avangardo fariĝis vera zorgo por historiistoj, politikistoj kaj arĥkitektoj. En 2007, la MoMA en Novjorko, dediĉis tutan ekspozicion al *Perdita Avangardo: Sovetia arĥitekturo, prezentante la verkon de angla fotisto Richard Pare.
Multaj rusaj komponistoj, kiuj estis interesitaj pri avangarda muziko iĝis membroj de la "Asocio de Nuntempa Muziko" kiu estis estrita de Roslavec.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Russian avant-garde en la angla Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.