Rudolf Fischer
germana komputikisto kaj esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
D-ro Rudolf-Josef FISCHER (naskiĝis en 1944 en Greven) estas germana matematikisto, lingvisto kaj esperantisto.
Rudolf Fischer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de februaro 1944 (1944-02-24) (80-jaraĝa) en Greven |
Lingvoj | Esperanto • germana • latina |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Infano | Gunnar R. Fischer |
Okupo | |
Okupo | esperantisto germanisto lingvisto matematikisto universitata instruisto |
TTT | |
Retejo | http://www.rudolf-josef-fischer.de/ |
De proksimume 1975, li seninterrompe aktivas por la Germana Esperanto-Asocio, kie li akceptis diversajn taskojn, postenojn kaj honorigojn:
- administranto de la membraro
- redaktoro de Esperanto aktuell
- vicprezidanto
- honora membro (1995)
- prezidanto (junio 2007 - majo 2013)
Li tradukis al Esperanto la infanlibrojn Maks kaj Morits de Wilhelm Busch kaj Hirthara Petro de Heinrich Hoffmann. Krome li kaj lia edzino Hedwig (nomata Heti) organizis de 1986 ĝis 1990 la familian Esperanto-renkontiĝon Printempa Semajno Internacia (PSI).
Li estas patro de tri denaskaj esperantistoj: Gudrun Fischer, Gunnar R. Fischer kaj Harald Fischer.
En 2013 elektita li estis membro de la Akademio de Esperanto, de kiu li demisiis en 2015.[1]
En 2020 li elektiĝis kasisto de la germana sekcio de Kristana Esperantista Ligo Internacia. Jam antaŭe li aktivis tie kiel komisiito pri la kaso kaj ĉeforganizanto de la Bibliaj Tagoj.