Ruĝnukulo
malestima termino por malriĉa, kampara, kutime blankula kaj vira, persono kutime de la Suda Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ruĝnukulo (en la angla: Redneck, laŭvorte: "ruĝkolo") estas parollingva termino kaj moknomo por blankula kampara usonano de malalta sociekonomia statuso, neklera, manlaboristo, kutime de la sudaj ŝtatoj de Usono [1][2]. La kromnomo estas rilata al konservativismo, homofobio, rasismo (precipe kontraŭ afrik-usonanoj, hispanidoj kaj foje ankaŭ judoj), subteno por la rajto de la civitano porti armilojn kaj opozicio al politika korekteco.
La moknomo estas konsiderata insulta, kvankam suduloj uzas la moknomon por nomi unu la alian kaj sin humure [3]. Ĝi estas iom simila al "blankula rubaĵo" (angle White trash), kvankam ĝi portas malpli kritikan ŝargon ol ĝi, al "biskvito" (angle cracker, uzata en Teksaso, Norda Florido aŭ Georgio) [4] kaj " hillbilly " (loĝantoj de la suda apalaĉa montaro kaj la Montoj Ozark[5]. "Hillbilly" estas homo, kiu loĝas en kampara periferio, malriĉa, senscia, neklera kaj prizorgata de multaj infanoj.