From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ruĝkrura tinamo aŭ Ruĝpieda tinamo,[2]Crypturellus erythropus, estas sugrunde loĝanta birdo troviĝanta ĉe tropikoj kaj pli malaltaj subtropikoj de norda Sudameriko.[3]
Ruĝkrura tinamo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝkrura tinamo, ilustraĵo de Keulemans, 1895 | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Crypturellus erythropus (Pelzeln, 1863)[1] | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
subspecioj | ||||||||||||||
C. e. erythropus (Pelzeln, 1863)[1]
C. e. cursitans | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Ruĝkrura tinamo estas supraĵe simila al koturno kun kiu ĝi estas tute nerilata, kaj kun aliaj tinamoj, ĝi apartenas al Paleognatoj. Ties totala longo estas 27 al 32 cm. Ties brunecaj supraj partoj kaj griza brusto kontrastas klare kun la sablokolora ventro. La dorso kaj flugiloj estas striecaj, sed tio estas svage (ofte apenaŭ videbla) ĉe maskloj. Aldone, la kvanto de strieco ĉe supraj partoj varias laŭ la subspecioj. Ĝi estas la ununura tinamo en sia teritorio kun roz-ruĝecaj kruroj.
Kiel ĉe aliaj tinamoj, ĝi estas registrita malofte, escepte pro ties fajfa voĉo. Ĝi manĝas semojn, berojn, helikojn kaj insektojn. Oni scias malmulte pri ties reprodukta kutimaro, sed la brilaj ovoj estas hele grizec-lavendaj kun varia kvanto de rozkoloreco.
Crypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[4]
La Grizkrura tinamo estas monotipa specio.[3] Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[5]
La taksonomio, krom tio, restas neklara, kaj kelkaj fakuloj konsideras la taksonoj saltuarius, idoneus, kaj columbianus kiel monotipaj specioj pli ol kiel subspecioj de la Ruĝkrura tinamo. La SACC malakceptis proponon por altigi tiujn al specia statuso, konsiderinte ke la nune disponebla informo malsukcesas subteni la disigon.[7]
Aldone, kelkaj subspecioj kutime asociaj kun la Ruĝkrura tinamo estis asociigitaj kun aliaj specioj en la pasinto, ĉefe la Cinamotinamo, la Ĉokotinamo kaj la Flavkrura tinamo.
La Ruĝkrura tinamo loĝas en Gujano, Surinamo, Kolombio, Venezuelo kaj nordorienta Brazilo, kaj en Margarita Insulo.[3] Ĝi povas troviĝi ankaŭ en Franca Gujano.[8] Ties preferata habitato estas seka arbaro, kvankam ĝi povas troviĝi en humidaj arbaroj kaj pli malaltaj arbustaroj kaj herbejoj. Ĝi preferas altojn sub 1,300 m.[9]
La Ruĝkrura tinamo estas nekomuna al surloke komuna en plej parto el sia teritorio, sed la Magdalena tinamo estas tre rara (eble formortinta), dum la Kolombia tinamo estas endanĝerita. Ambaŭkaze la ĉefa problemo estas la habitata detruo, sed ĉasado estas alia minaco. La IUCN listigas tiun birdospecion kiel Malplej Zorgiga,[8] kun loĝteritorio de 1,800,000 km2.[9]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.