From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ruĝa vulpo estas la plej konata el ĉiuj vulpoj. En Britio, Irlando kaj aliaj Okcident-Eŭropaj landoj, kie jam ne vivas aliaj sovaĝaj kanisedoj, oni simple nomas ĝin "vulpo". La ĉasistoj konsideras vulpojn damaĝaj bestoj kaj ĉasas ilin dum la tuta jaro, sed tiuj ĉi multiĝas sufiĉe rapide.
Ruĝa Vulpo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝa vulpo vulpes vulpes
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Vulpes vulpes Linnaeus, 1758 | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Natura arealo | ||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||
Vulpes fulva, Vulpes fulvus | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Kiel sugestas ĝia nomo, ĝia felo estas plejparte ruĝ-bruna, sed estas nature aperanta griza variaĵo, la arĝenta vulpo; de ĉi tiuj oni sukcesis produkti rason de bredita arĝent-vulpo per konsekvenca malsovaĝigo. La vulpo longas 90–120 cm kaj pezas 6–10 kg.
Ĝia arealo estas la plej vasta ne nur de ĉiuj vulpoj sed de ĉiuj teraj karnovoroj entute. Tiu holarktisa specio estis enkondukita en Aŭstralio dum la 19-a jarcento.
Oni trovas la ruĝan vulpon i.a. en jenaj ekoregionoj : la arkta marborda tundro, la egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj, la elborz-montara arbarstepo, la kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo, la malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo, la novanglaj-akadiaj arbaroj, la skandinavaj montaraj betularoj kaj herbejoj kaj la zagros-montara arbarstepo.
Ruĝaj vulpoj vivas en arbaroj aŭ sur deklivoj surkreskitaj de arbedoj kaj arbustoj, sed ankaŭ en malfermitaj kampoj, kie ĝi scias sin maski kaj esti nevidata. Ĝi fosas truojn en la tero kun multaj koridoroj. En la ĉefa ĝi naskas idojn, la ceterajn ĝi uzas kiel kaŝejon en danĝero. Dum la tago ĝi kuŝas en vepro, la truojn ĝi uzas nur en kazo de neceso.
Ĝi ĉasas leporojn, kuniklojn, perdrikojn, anserojn, kokinojn, sed ankaŭ mikrotojn, per kio ĝi kompensas damaĝojn. Kvaronon da ĝia nutraĵo konsistigas plantoj.
La gevulpoj pariĝas en januaro ĝis marto. Post 52 tagoj la vulpino naskas 2 ĝis 12 vulpidojn en sferforma ĉambro fine de subtera koridoro. Post du semajnoj la idoj malfermas la okulojn, la patrino ilin nutras ankoraŭ unu monaton kaj post tri monatoj ili jam scias memstare ĉasi.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.