From Wikipedia, the free encyclopedia
La komunumaro Roveredo estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Moësa. Ĝi havis 4841 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Roveredo.
La komunumaro Roveredo konsistas el la suba parto de la Valo de Mesoko, kiun trafluas la rivero Moësa, orienta alfluanto de Tiĉino.
Tra Roveredo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 kaj la svisa aŭtovojo A13 kiuj trans San-Bernardino-Pasejo konektas Grizonon kun Tiĉino. De la iama fervojlinio de Belinzono al Mesoko ekzistas ek de 1978 nur ankoraŭ la plej subaj kilometroj, kie trafikas muzea fervojlinio. Por la konekto al la publika transportreto zorgas la poŝtaŭtolinio de Biasca al Disentis.
La komunumaro Roveredo konsistas (stato en 2011) el 6 komunumoj, el kiuj ĝia ĉefloko Roveredo estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Cama | 500 | 15.00 | 3831 | |
Grono | 929 | 14.81 | 3832 | |
Leggia | 131 | 9.18 | 3833 | |
Roveredo | 2393 | 38.79 | 3834 | |
San Vittore | 731 | 22.06 | 3835 | |
Verdabbio | 157 | 13.13 | 3836 | |
Totale | 6 | 4841 | 112,97 |
La unua dokumenta mencio de Roveredo datiĝas el la jaro 1219 kiel Regoredo. La komunumaro Roveredo estis kreita en la jaro 1851 surbaze de la tiama nova administracia ordo de Kantono Grizono el la malnova Supera Tribunala Roverdo. [1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.