Rosatom
ŝtata korporacio en Rusio okupiĝanta pri atomaj stacioj kaj teknologioj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Rosatom Ŝtata Atomenergia Korporacio (en rusa: Росатом; IPA: [rɐsˈatəm]) estas ŝtata korporacio (ne-profita organizaĵo) en Rusio, establita en 2007, nome la regula korpuso de la Rusia nuklea komplekso. Ĝi havas sidejon en Moskvo. Rosatom regas ĉiujn nukleajn aferojn de la Rusia Federacio, kaj civile kaj milite, totale super 360 negocoj kaj esplorunuoj, inklude ĉiujn Rusiajn nukleajn glacirompilojn.
Rosatom | ||
---|---|---|
negoco • entrepreno • state corporation vd | ||
Dum | 2007 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Federal Agency on Atomic Energy | |
Jura formo | state corporation | |
Sidejo | Moskvo | |
Lando | Rusio | |
Estr(ar)o | Sergey Kiriyenko | |
Dungitoj | 256 600 (stato: 2015) | |
Agokampo | nuklea reaktoro | |
filiaj kompanioj | Tekhsnabexport • OKBM Afrikantov • Atomenergoprom • Atomstroyexport • Dukhov Automatics Research Institute • Atomflot vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Ĉe la komerca agado kiu direktas sin al nuklea energio kaj al nuklefuelaj ciklinstalaĵoj, ĝi funkcias kiel registara agentejo, ĉefe en la kampo de nacia sekureco (nuklea dekonvinko), nuklea kaj radiada sekureco, baza kaj aplikita sciencoj. Krome, ĝi havas la aŭtoritatecon por plenumi je la konto de la Rusia Federacio la internaciajn interkonsentojn entreprenitajn de la ŝtato rilate al la porpaca uzado de atoma energio kaj ne-prolifero.