itala-meksika-usona kantistino kaj aktorino From Wikipedia, the free encyclopedia
Romina POWER [pAŬer] (naskiĝis la 2-an de oktobro 1951 en Losanĝeleso), estas itala-meksika-usona kantistino kaj aktorino.
Romina Power | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Romina Francesca Power |
Naskiĝo | 2-an de oktobro 1951 (73-jaraĝa) en Los-Anĝeleso |
Lingvoj | itala • angla |
Ŝtataneco | Usono Italio |
Familio | |
Patro | Tyrone Power |
Patrino | Linda Christian |
Frat(in)oj | Tyrone Power Jr. (en) kaj Taryn Power (en) |
Edz(in)o | Al Bano (1970–2012) |
Infanoj | Ylenia Carrisi (en) , Romina Carrisi (en) , Cristèl Carrisi, Yari Carrisi (en) |
Okupo | |
Okupo | kantisto televida aktoro kantoverkisto prezentisto mondumano filmproduktoro entreprenisto filmreĝisoro |
TTT | |
Retejo | https://www.rominapower.guru/ http://www.rominapower.it |
Ŝi estas la plejaĝa filino de la usonaj geaktoroj Tyrone Power kaj Linda Christian.
Post kiam la geedzeco de ŝiaj gepatroj fiaskis, Romina transloĝiĝis kun sia patrino Linda kaj fratino Taryn al Eŭropo, kie ili ĉefe loĝis en Hispanio kaj Italio. Kvankam Romina frekventis lernejon en Anglio, ŝi je aĝo de 14-jaroj jam ludis en filmo. Tiel ŝi konatiĝis kun Al Bano. Ili geedziĝis en 1970 kaj ankoraŭ en la sama jaro ili registris Storia di due innamorati. Ili ankoraŭ kantis dum pli ol 30 jaroj kaj estis tre popularaj en Italio kaj Germanio.
Ili reprezentis Italion je la Eŭrovido-Kantokonkurso 1976 kun la kanto We'll live it all again parte kantita en la angla kaj parte en la itala (Noi lo rivivremo di nuovo), ili atingis la sepan lokon. La kanto atingis kiel T'aimer encore une fois notadon en la franca furorkantparado. En 1981 ili surdiskigis la kanton Sharazan kaj unu jaro poste ili partoprenis je la Festivalo Sanremo kun la kanto Felicità, atingis duan lokon, kaj la kanto fariĝis unu el la plej konataj de la duopo. En 1984 ŝi gajnis en San Remo, kun la kanto Ci sarà.
En 1991 aperis la albumo Oggi sposi. En 1999 la duopo disiris, ili havas kvar infanojn; filo Yari kaj tri filinoj: Ylenia (kiu ekde 1994 malaperis), Christel kaj Romina.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.