Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Romiano estas skulptaĵo sur la Fiŝbazarplaco de Erfurto. Temas pri armita romia soldato kun emblemoj de la Romia respubliko tenante la flagon de la urbo. Neestante libera regna urbo Erfurto tamen volis, ankaŭ monumente, montri sian gravecon kaj politikan-ekonomian staton dum Mezepoko.
Ekde 1448 ekzistis statuo de Sankta Marteno pro la proksimeco de la - ne plu ekzistanta - Marteno-kirko. Estas Marteno la patrono de la urbo Mainz, kies ĉefepiskopoj estis dum jarcentoj la ne nur la formalaj regantoj de Erfurto. Dum la Kamparana ribelo la statuo detruitis laŭ ordono de la ĉefa konsilanto.
La majencanoj klopodis novan starigon de figuro kaj komisiis la surlokan nederlandanon Israel von der Milla. Lian en la 6-a de novembro 1591 starigitan statuon - starigita "zum Beweißtum ihrer Freiheit, so die Stadt von alten Zeiten her gehabt" (por pruvi la liberecon jam de longa tempo havitan) - eknomis la erfurtanoj simple Viro aŭ Romiano[1]. Kun la kuro de la tempo estis altribuita al la statuo la sama graveco kioma normalis por t.n. rolando-statuetoj en multaj aliaj urboj. Nur en la 20-a jc oni korekte forstrekis la erfurtan statuon el la oficiala Rolando-listo[2].
La aktuala soklo estas el la 18-a jc. En 1886 la statuo ekhavis sian nunan lokon, ĉar ĉe la antaŭa pozicio ĉe la komenco de Markt-strato, ĝi estis estinta tro trafikĝenanta.
Dum la tempo de Turniĝo la Romiano jam delonge soifis restaŭron. Sekve en 1991/92 kaj la statuo kaj kaj la kolono riparitis, kelkaj partoj (ekz. la flago) anstataŭitis. Krome la statuo rericevis la originalan renesancan koloron. La ŝtonskulpta firmao Ochsenfurt el Paderborn pagis la 30.000 markojn kostantan restaŭradon faritan fare de la konservistoj Reinhard kaj Stemmler [3].
Steffen Raßloff: 100 Denkmale in Erfurt. Geschichte und Geschichten. Mit Fotografien von Sascha Fromm. Essen 2013, ISBN 978-3-8375-0987-8, p.. 14-15..
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.