Romia Teatro de Merido
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Romia Teatro de Merido (hispane Teatro romano de Mérida) estas historia romia teatro starigita dum epoko de Antikva Romio en la kolonio Augusta Emerita, aktuale Merido. La konstruadon de tiu teatro estis ordonita de la konsulo Marko Vipsanio Agripa kaj, laŭ dato markita en la teatro mem, oni inaŭguris ĝin ĉirkaŭ la jaroj 16-15 a.n.e.[1][2] «Princo inter la meridaj monumentoj», kiel nomis ĝin la arkitekto José Menéndez-Pidal,[3] la teatro estas Monda heredaĵo de Unesko ekde 1993 kiel parto de la arkeologia komplekso de Merido.
Romia Teatro de Merido | |||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Romia teatro [+] | |||||||||||||||||||||||||
Koordinatoj | 38° 55′ 0″ N, 6° 20′ 0″ U (mapo)38.91667-6.33333 | ||||||||||||||||||||||||
Romia Teatro de Merido | |||||||||||||||||||||||||
Vikimedia Komunejo: Ancient Roman theatre in Mérida [+] | |||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||
La teatro trairis diversajn remodeladojn, el kiuj la plej gravaj dum la 1-a jarcento d.n.e., kiam oni starigis la aktualan scenejan kolonaron, kaj alia en epoko de Konstanteno, inter la jaroj 333 kaj 337. Fakte tuj poste la teatro estis abandonita en la 4-a jarcento post la oficialigo en la Romia Imperio de la kristana religio, kiu konsideris nemoralaj la teatrajn ludojn. Detruita parte kaj kovrita el tero, dum jarcentoj la nura videbla parto de la konstruaĵo estis la plej superaj sidlokaroj, nomitaj de lokanoj kiel «Las Siete Sillas» (la sep seĝoj, rilate al legendoj pri sep maŭraj reĝoj kiu kunsidis tie). La modernaj arkeologiaj elfosaĵoj en la teatro startis en 1910 kaj la parta rekonstruado en 1962. Ekde 1933 ĝi estas hejmo de la Internacia Festivalo de Klasika Teatro de Mérida, de studenta festivalo de klasika teatro, de koncertoj, kaj diversaj kulturaj kaj politikaj eventoj.