Romankoŝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Romankoŝo (ruse Роман-Кош, ukraine Роман-Кош, krime-tatare Roman Qoş) estas la plej alta montosupro de la Krimea montaro, la plej alta punkto de la Krimea duoninsulo. La monto altas 1545 metrojn kaj apartenas al la Babugana altebenaĵo.
Rapidaj faktoj monto ...
Romankoŝo | |||
---|---|---|---|
La pinto. | |||
monto | |||
Alteco | 1 545 m | ||
Situo | Krimeo (Ukrainio) | ||
Montaro | Krimea montaro | ||
Geografia situo | 44° 37′ N, 34° 15′ O (mapo)44.61305555555634.242222222222 f4 | ||
| |||
Fermi
La monto troviĝas sur la teritorio de la Krimea naturprotekta rezervejo proksime al la malnova monta "Romanova" vojo (laŭ la familinomo de la rusiaj caroj), kiu ligas Jalton kaj Aluŝton. La ĉefa petro, kiu konsistigas la monton, estas kalkoŝtono.