Rollo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Rollo aŭ Rollo, la migranto estis la franc-latina nomo de Hrolf Ganger (en Skandinavio ankaŭ Gånge Rolf), kiu naskiĝis inter 840 kaj 845[1] en Norvegio kaj mortis eble en 932[2]). Li estis la vikingo, kiu gvidis en 911 unu el la lastaj grandaj atakoj en Francio. Oni rakontas ke la kromnomo migranto, estiĝis ĉar nenia ĉevalo kapablis porti lian 2 metrojn altan kaj pli ol cent kvardek kilogramojn pezan korpon, kaj tial li devis piediri la tutan vojon de Skandinavio ĝis Francio. Sed ĉi tie temas certe pri troigo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Rollo | |||||
---|---|---|---|---|---|
vikingestro | |||||
Persona informo | |||||
Rollo | |||||
Naskiĝo | 9-a jarcento en Skandinavio | ||||
Morto | eble en 932 en Normandio | ||||
Tombo | Katedralo Nia-Damo de Rueno vd | ||||
Religio | nord-ĝermana religio • katolikismo vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Domo de Normandio vd | ||||
Patro | Rǫgnvaldr Eysteinsson (en) vd | ||||
Patrino | Hildr Hrólfsdóttir (en) vd | ||||
Gefratoj | Hallað Rǫgnvaldsson (en) , Þórir þegjandi Rǫgnvaldsson (en) kaj Torf-Einarr (en) vd | ||||
Edz(in)o | Gisela of France (en) (912–) Poppa of Bayeux (en) (886–) vd | ||||
Infanoj | Vilhelmo la 1-a ( Poppa of Bayeux (en) ) Crespina de Normandie (en) ( Poppa of Bayeux (en) ) Gerletta de Normandie (en) ( Poppa of Bayeux (en) ) Robert of Corbeil (en) ( Poppa of Bayeux (en) ) Gerloc (en) ( Poppa of Bayeux (en) ) unknown (?) (en) ( ) Kathlin de Normandie (en) ( Poppa of Bayeux (en) ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | soldulo vd | ||||
| |||||
Jarlo de la normanoj | |||||
Dum | 911-927 | ||||
Antaŭulo | – | ||||
Sekvanto | Vilhelmo la 1-a | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Oni ne certas pri la dato de la morto. Laŭ la fontoj ĝi okazis plej frue en 927 kaj plej malfrue en 933. Ankaŭ pri la mortloko oni ne certas, sed temas verŝajne pri Rouen aŭ Eu.