Roka arto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Roka arto estas termino uzita en arkeologio por ĉiuj home faritaj markoj sur natura ŝtono. Ili povas esti dividitaj en la sekvajn tri kategoriojn:
- "petroglifoj" - ĉizaĵoj sur ŝtonaj surfacoj
- "piktografiaĵoj" - pentraĵoj sur ŝtonaj surfacoj, subĉiele kaj en kavoj
- movebla roka arto - pli etaj, porteblaj artaĵoj de ambaŭ supraj tipoj
Laŭ la prahistoriisto Emmanuel Anati, ekzistas 45 milionoj da rokaj pentraĵoj sur rokoj kaj en kavernoj sur 170.000 lokoj en 160 landoj[1].