From Wikipedia, the free encyclopedia
Robert Lamoureux (naskiĝis 4-an de januaro 1920 en Saint-Mandé, mortis la 29-an de oktobro 2011 en Boulogne-Billancourt), estis franca aktoro, reĝisoro kaj scenaristo.
Robert Lamoureux | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Robert Marcel Adolphe Lamoureux | ||||
Naskiĝo | 4-a de januaro 1920 en Saint-Mandé | ||||
Morto | 29-a de oktobro 2011 en Boulogne-Billancourt | ||||
Tombo | cimetière de Neauphle-le-Vieux (fr) vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Magali de Vendeuil | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro scenaristo kantisto dramaturgo filmreĝisoro verkisto filmaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1950–2005 vd | ||||
| |||||
En TTT | Robert Lamoureux en IMDB | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Robert Lamoureux komencis sian karieron en kabaredo, kie li interpretis proprajn kanzonojn kaj recitis amuzajn monologojn. Plena artisto, Robert Lamoureux poste provis ĉiujn fakojn de spektaklo: Muzik-halon, diskon, teatron... Li estis aŭtoro de t.n. bulvardaj teatraĵoj kaj ricevis grandan premion de disko antaŭ ol kino interesiĝis pri li. Li ĝuis grandan sukceson en la 1950-aj jaroj en komedioj indaj je bulvarda teatro, kie li prezentis mincan, allogan kaj amuzan personon. El tiu epoko, eblas rememorigi viglajn komediojn kiel Papa, maman, la bonne et moi (1954) de Jean-Paul Le Chanois, inspirita de unu el liaj kabaredaj spektakloj, kaj Papa, maman, ma femme et moi (1955), de la sama reĝisoro. En 1955, li ludis kun Betsy Blair, en Rencontre à Paris. Li enkarnigis dufoje Arsène Lupin en Les Aventures d'Arsène Lupin, 1956, de Jacques Becker kaj Signé Arsène Lupin, 1959, de Yves Robert.
En 1960, li transiris malantaŭ kameraon por reĝisori filmojn adaptitajn de bulvardaj teatraĵoj kies aŭtoro li estis (Ravissante kaj La brune que voilà), kiuj bone sukcesis en kinejoj sed ricevis malbonan recenzon. Post longa interrompo en kino, Robert Lamoureux reinventis militistan vodevilon per interalie serio de la Sepa Kompanio, kies gloraj faroj plenigis kinejojn: Mais où est donc passée la septième compagnie ? (1973), On a retrouvé la septième compagnie (1975), La Septième Compagnie au clair de lune (1977). Oni retrovis lin en unu el liaj plej bonaj roloj en L'Apprenti salaud (1977) de Michel Deville.
Tamen, Robert Lamoureux konfesis, ke kino tedas lin: li preferis teatron al kiu li dediĉis plejparton de sia kariero.
Robert Lamoureux estis edziĝinta kun Magali de Vendeuil, pensiulino de Comédie Française, ĝis ŝia morto la 12-an de januaro 2009.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.