From Wikipedia, the free encyclopedia
Rjoan-ĝi (japane: 龍安寺, Hepburn: Ryoan-ji, Kunrei: Ryoanzi. „Templo de la ripozalvenantaj drakoj“) estas zen-templo fondita en 1499 en nordokcidento de Kioto, Japanio. Ĝi estis konstruita en 1450 fare de Hosokaŭa Kacumoto, altranga ŝtatoficisto de la epoko de Muromaĉi kaj sur iama bieno de familio Fuĝiŭara.
Ĝi estas tursima vidindaĵo kaj parto de „Historiaj monumentoj de malnova Kioto“. Ĝi estas Monda Kulturheredaĵo de Unesko. La templo apartenas al la plej granda lernejo de Rinzaj-zeno, kun la ĉeftemplo de Mjoŝin-ĝi.
La ĉefa allogejo de la templo estas la tie troviĝanta, plej fama zenĝardeno de Japanio, kiu estas datumita je mezo de la 15a jc. en Kare-san-sui-stilo. La ĝardeno havas la areon de 30x10 m kaj enhavas 15 ŝajne hazarde lokumitajn ŝtonojn en 5 muskokovritaj grupoj. Oni povas vidi ĉiun ŝtonon kune. La ĝardenon ĉirkaŭas ruĝeta muro sude kaj okcidente, la templa konstruaĵo kun teraso norde.
La ĉirkaŭa muro estis konstruita per oleoplena mortero. Dum la jarcentoj, la oleo forlasis la ŝtonon kaj donis karakterizan desegnaĵon sur la murŝtono.
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Jen kiel oni prezentas Rjoan-ĝi:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.