![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/06/Sunset_-_Lakshman_Jhula.jpg/640px-Sunset_-_Lakshman_Jhula.jpg&w=640&q=50)
Riŝikeŝ
From Wikipedia, the free encyclopedia
Riŝikeŝ (devangrie रिषिकेश) estas urbo en Barato. La urbo situas ĉe la Gango kaj apartenas al la distrikto de Dehradun en la ŝtato de Utarakando, 25 kilometrojn norde de la urbo Haridwar.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/96/Rishikesh_page_banner.jpg/640px-Rishikesh_page_banner.jpg)
Riŝikeŝ | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 249201 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 6′ N, 78° 18′ O (mapo)30.178.3 [+] | ||
Alto | 372 m [+] | ||
Areo | 532 km² (53 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
En la censo farita en Barato en 2011, kune kun ĝia antaŭurboj, la loĝantaro estis 102 138 homoj, el kiuj 53% estis viroj kaj 47% estis virinoj. De kiuj 89% estas kleraj, pli alta procento ol la mezumo en Barato.
Riŝikeŝ estas sankta urbo por hinduismo, kaj multaj pilgrimas tie ĉiujare. Hinduaj kredantoj venas al ĝi por trempi en la rivero Gango. Ĝi ankaŭ fariĝis centro de meditado kaj jogo kaj allogas multajn turistojn.
La urbo estas tute vegetara, kaj alkoholaĵo ne estas servata ene de la urbolimoj [1]. Bovinoj havas la vojrajton. The Beatles kaj pluraj aliaj popsteluloj iris tien frue en 1968 sur spiritan serĉon, kaj tio alportis spiritan turismon al la urbo.