From Wikipedia, the free encyclopedia
Pas [PAS] estas rivero en la nordo de Iberio, fluanta tutparte tra Kantabrio (Hispanio). Ties valo nomiĝas Valo de Pas. Ĝi elfluas el la norda flanko de la Kantabra Montaro je 1200 m, ene de la municipoj Vega de Pas, kaj enfluas en la Kantabran Maron, formante la estuaron de Mogro, inter la municipoj Miengo kaj Piélagos. La estuaro estas parto de la Natura Parko de la Dunoj Liencres.
Rivero Pas | |
---|---|
Rivero Pas en Kantabrio. | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Kantabrio ( Hispanio) |
Longeco | 57 km |
Fluo | |
Fonto | Castru Valnera (Kantabrio) |
- Alteco super marnivelo | 1 200 m |
Enfluejo | Kantabra Maro (Estuaro de Mogro, Kantabrio) |
Geografio | |
Kun 649 km², la Pas baseno estas la tria plej granda areo kovrita en Kantabrio, post la Saja kaj Deva, kaj ties formo dividiĝas inter 17 komunumoj tute aŭ parte.
Ĝia plej granda alfluanto estas la rivero Pisueña (36,2 km), kiu alfluas al Pas en la vilaĝo Vargas.
La alfluantoj de Pas, kiel la plimulto de la riveroj de Kantabrio, havas sufiĉe mallongan kurson pro la kruta orografio de la regiono. Tial, ili foje sekiĝas dum kelkaj monatoj en somero. La plejplarto de la alfluantoj fluas en la riveron Pas ĉe ties maldekstra flanko.
Nomo | Municipo | Longeco (km) | Akvokolekta areo (km²) |
---|---|---|---|
Rivero Aldano | Vega de Pas | ||
Rivero Barcelada | Vega de Pas | 5,285 | |
Rivero Jaral | Vega de Pas | ||
Rivero La Plata | Villafufre | 17,69 | |
Rivero Magdalena aŭ Luena | Luena | 15,809 | 83,70 |
Rivero Pandillo | Vega de Pas | 6,443 | |
Rivero Pisueña | Puente Viesgo | 36,200 | 201,00 |
Rivero Viaña | Vega de Pas | 8,716 | |
Rivero Yera | Vega de Pas | 8,329 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.