From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ringa Parko (armene: Օղակաձեւ Զբոսայգի); ankaŭ konata kiel Junulara Parko, estas publika parko en la distrikto Kentrono de Erevano, ĉefurbo de Armenio. Ĝi komenciĝas per la Katedralo de Sankta Gregorio sude sur la strato Tigrano la Granda, kaj finiĝas per la lago Poplavok norde proksime al avenuo Maŝtoco. La parko situas laŭ stratoj Ĥanĝjan, Jervand Koĉar, Aleks Manukjan, Moskovjan kaj Isahakjan, formante duonrondan ringan parkon ĉirkaŭ la orienta parto de la centra Erevano. La parko havas proksimuman longon de 2500 metroj kaj averaĝan larĝon de 120 metroj.[1]
Unu el la projektistoj kaj arkitektoj de la Ringa Parko el strato Terjan ĝis strato Abovjan konstruita en 1960-1985 estis Sasun Grigorjan.
La Ringa Parko estas hejmo de multaj artaĵoj inkluzive de la statuoj de Aleksandr Gribojedov, Andranik Ozanjan, Vardan Mamikonjan, Jeghiŝe Ĉarenc, Tigran Petrosjan, Mikael Nalbandjan, Armen Tigranjan, Fridtjof Nansen, Avetik Isahakjan kaj Vahan Terjan.
La promenejo de la bonfarantoj de la parko estis malfermita en oktobro 2012 kun la statuoj de 6 elstaraj armenaj bonfarantoj: nome Boghos Nubar, Aleksandr Mantaŝjan, Aleks Manukjan, Calouste Gulbenkjan, Mikael Aramjanc kaj Hovhannes Lazarjan.
Aliaj ornamaj monumentoj en la parko inkluzivas: la monumenton pri Amikeco inter Kararo kaj Erevano, la Renaskiĝan monumenton, la Atendan monumenton kaj la monumenton dediĉitan al Revivigita Armenio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.