From Wikipedia, the free encyclopedia
Rilino (angle reelin) estas proteino, kiu la cerbo kaj aliaj histoj kaj organoj de korpo de homoj kaj animaloj enhavas. Tiu glikoproteino plenumas multon de funkcioj. La grava funkcio de tiu proteino estas regulado de migrado kaj poziciado de nervaj ĉeloj en periodo de feta kaj frua postgenra disvolviĝo; tiu funkcio estas necesa por normala formado de kortekso kaj aliaj strukturoj de cerbo. En la matura cerbo rilino reguladas poziciado de neŭronoj, kiu derivis ĝin en la proceso de matura neŭrogenezo, kaj partoprenas en la laboro de memoro kaj lernado, intensigas kaj subtenas la longan potenciation,[1][2] stimulas la disvolviĝon de dendritoj[3][4] kaj dendritaj apendicoj.[5]
La nomo «rilino» originas de la angla verbo to reel — giri, turniĝi, ŝanceliĝi. Ĝuste tiu irmaniero estis remarkata ĉe musoj kun manko de rilino. Akuta manko de la proteino alkondukas al rompo de migrado de neŭronoj. Se geno, kiu kodas sintozon de rilino, estas plene malŝalta (gomozigota genotipo), inversio de stratumoj de cerbo estas rimarkata. Ĉe geterozigota genotipo, rompo de cerbo de musoj malpli okulfrapa, sed ŝajnas rompojn de homa cerbo ĉe psikaj perturboj.[6][7]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.