La reĝlando Danujo aŭ reĝlando Danio (dane Kongeriget Danmark, malnove Danmarks Rige) estas konstitucia monarkio kaj komunumo de unu superrega parto kaj du aŭtonomaj partoj: la lando Danujo en norda Eŭropo, la Ferooj en la norda Atlantiko kaj Gronlando en norda Ameriko. La lando Danujo, samnoma kun la tuta reĝlando, estas la superrega parto, kie daŭre troviĝas la resto de la justica, ekzekutiva kaj leĝdona potenco.[1] La aŭtonomaj regnopartoj Gronlando kaj Ferooj havas proprajn parlamentojn, kaj aldone havas po du parlamentanojn en la tut-reĝlanda parlamento Folketinget.
La rilato inter la anaj regnopartoj nomiĝas Rigsfællesskabet (= proks. "regna komunumo").[2]
Laŭ la memrega leĝo de la Ferooj, tiuj insuloj konsistas el popolo ene de la reĝlando. [3]
La memrega leĝo de Gronlando ne enhavas similan difinon, sed priskribas la gronlandan popolon kiel popolo laŭ difino de internacia leĝo havanta rajton de memdecido.[4]
La reĝlando Danujo membriĝis en la Eŭropa Unio. La du aŭtonomaj regnopartoj tamen decidis ne partopreni, tiel do efektive nur la regnoparto Danujo membras en la EU.
Regno(parto) | Loĝantaro | Areo (km²) | Denseco (Loĝ. / km²) | Parlamentanoj |
Reĝlando Danujo | 5 626 011 | 2 220 093 | 2.5 | 179 |
Danujo | 5 519 441 | 43 094 | 127 | 175 |
Ferooj | 49 006 | 1 399 | 34 | 2 |
Gronlando | 57 564 | 2 175 600 | 0.026 | 2 |
Internacia Komunumo
Antaŭe, la rilatoj internaciaj estis ekskluzive plejparte entreprenitaj de Danio, nome de la tri regionoj, sed lastatempe, ambaŭ regionoj pliigis sian rolon en la ekstera politiko. La Feroaj Insuloj kaj Gronlando konvertiĝis en pli aŭtonomaj kaj kune havas influon pri ekstera politiko se koncernas iliajn naciajn interesojn, kiaj la geopolitikaj kaj komerca fiŝkaptado. Tamen, tiuj regionoj daŭre estas, laŭ internacia kunteksto, parto de la dana administrado, kie Ferooj kaj Gronlando kuniĝis al la danaj delegitaroj ĉe la tablo de la internacia komunumo.
Ferooj kaj Gronlando membras ĉe la Nordlanda Konsilistaro. Ili konvertiĝis en integra parto de Eŭropa Unio, sed neniu el ili estas vera membro. Gronlando, devis sekvi Danion en la Eŭropan Union en 1973, sed decidis forlasi ĝin en 1985 post la efektiviĝo de siaj novaj aŭtonomiaj leĝoj enkondukitaj en 1979, estante la ununura lando forlasanta la Union. Gronlando kaj Ferooj estas duonmenbroj de Unuiĝintaj Nacioj, NATO, la OEKE kaj Monda Organizaĵo pri Komerco, ĉar Danio reprezentas la Rigsfællesskab. Danio permesis la pliigon de la partopreno de ambaŭ regionoj en la internaciaj aferoj, kiel ekzemplo, Gronlando estis inkluzivita en la procezo por nova traktato inter Danio kaj Usono rilate la aerbazon de Thule en la nordoriento de Gronlando.
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.