From Wikipedia, the free encyclopedia
Rifuĝo estas termino en budhismo, kiu signifas rifuĝi en la tri gemoj (la tri rifuĝoj). Laŭ la esperantista bikŝuo Yaniguti, rifuĝo al la tri gemoj faras la komunan devizon, bazon, kaj eniran pordon por la tuta budhanaro.[1]
En Esperanto, la rifuĝado estas recitita jene: "Mi rifuĝas al budho; mi rifuĝas al darmo; mi rifuĝas al samgo." Tiel konfesante oni konscie submetas sin al budho, darmo, kaj samgo.[1]
En Palio, la rifuĝado estas recitita jene:
Buddhaṃ saraṇaṃ gacchāmi
Dhammaṃ saraṇaṃ gacchāmi
Saṅghaṃ saraṇaṃ gacchāmi
Rifuĝo estas praktiko komuna al ĉiu skolo de budhismo. Tekstoj en Palio uzas la bramanan stilfiguron de triopo da rifuĝejoj, kiel oni trovas ilin en la Rigvedo[4] kaj la Ĉandogja upaniŝado.[5][6]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.