![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e0/SNice.svg/langeo-640px-SNice.svg.png&w=640&q=50)
Ridetulo
stiligita reprezento de ridetanta homa vizaĝo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ridetulo aŭ rideta vizaĝo (angle smiley aŭ happy face; signifante feliĉa vizaĝo aŭ rideta vizaĝo) estas stiligita reprezentaĵo de rideta humanoida vizaĝo kiu estas parto de la popola kulturo tutmonda. La klasika formo desegnita de Harvey Ball en 1963 enhavas flavan cirklon kun du nigraj punktoj kiuj reprezentas okulojn kaj nigra arko kiu reprezentas buŝon (☺). En Interreto kaj en aliaj komunikilaj kanaloj, la miensimbola formo (foje nomata ankaŭ la ridet-vizaĝa miensimbolo) estis tradicie plej populara, tipe uzante dupunkton kaj dekstran parentezon por formi sekvencojn kiel :-), :), aŭ (: kiuj similas al rideta vizaĝo se vidita post rotacio de 90 gradoj. "Smiley" estas foje uzata kiel ĝenerala termino por ajna miensimbolo. La ridetulo estis referencita en preskaŭ ĉiuj areoj de la kulturo de Okcidento kiel en muziko, kino, kaj arto. La ridetulo estis asocia ankaŭ kun la kulturo de longfestoj rave de fino de la 1980-aj kaj komenco de la 1990-aj jaroj.[1][2][3]
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e0/SNice.svg/220px-SNice.svg.png)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/c/ca/Smiley001.png)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d0/NYHT_Smiley_10th_March_1953.jpg/320px-NYHT_Smiley_10th_March_1953.jpg)