From Wikipedia, the free encyclopedia
La Riaro Marlborough estas etenda reto de mardronaj valoj kreitaj de kombino de tera subsidenco kaj leviĝantaj marniveloj[1] en la Marlborough Regiono norde de la Suda Insulo de Novzelando. Laŭ la Maoria mitologio, la riaro estas la pruo de la dronita ŭaka (kanuo) de Aoraki / Monto Cook.[2]
Riaro Marlborough | ||
---|---|---|
Kanalo Tory, ĉefa brako de la Rio Reĝino Karloto. | ||
sundo [+] | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Koordinatoj | 41° 8′ 30″ S, 174° 5′ 22″ O (mapo)-41.141666666667174.08944444444 | |
Riaro Marlborough | ||
Vikimedia Komunejo: Marlborough Sounds [+] | ||
Ĝi kovras ĉirkaŭ 4,000 km² de rioj, insuloj kaj duoninsuloj, nome la Riaro Marlborough kuŝas ĉe la plej nordorienta pinto de la Suda Insulo, inter la Golfo Tasman okcidente kaj la Nubogolfo sudoriente. La preskaŭ fraktala marbordo havas 1/5 el la longo de la marbordoj de Novzelando.[3]
La krutaj, arbaraj montetoj kaj malgrandaj trankvilaj golfetoj de la riaro estas dise loĝataj, ĉar ties aliro estas malfacila. Multaj el la malgrandaj setlejoj kaj izolataj domoj estas atingeblaj nur per boato. La ĉefa granda haveno estas Picton en la ĉeftero, ĉe la pinto de la Rio Reĝino Karloto. Ĝi estas la norda fino de la ĉefa fervojo de la Suda Insulo kaj de la reto de Novzelandaj Ŝtataj Aŭtoŝoseoj. La ĉefa malgranda boathaveno estas Waikawa, kiu estas unu el plej grandaj en Novzelando kaj havigas bazon por distraj maristoj kaj feriantoj.
La ĉefaj rioj, krom tiu de Rio Reĝino Karloto, estas Pelorus kaj Kenepuru.
La riaro estas hejmo de la tutmonda reprodukta populacio de la rara kaj vundebla Karunkla tufkormorano (konata ankaŭ kiel Novzelanda tufkormorano) kiu nestumas sur kvar malgrandaj lokoj tie.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.