abundo de valoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Riĉo estas la abundo de valoraj resursoj, rimedoj aŭ valoraj materiaj posedoj. Individuo, familio, komunumo, regiono aŭ lando kiu posedas abundon de tiaj havaĵoj aŭ resursojn al la avantaĝo de la ĝenerala bono estas konataj kiel riĉaj.
La moderna koncepto de riĉo estas de grava signifo en ĉiuj fakoj de ekonomiko, kaj klare por la kreskekonomiko kaj evoluekonomiko, kvankam la signifo de riĉo estas kuntekst-dependa. Je plej ekstreme ĝenerala nivelo, ekonomikistoj povas difini riĉaĵon kiel "io ajn de valoro", kio kaptas kaj la subjektivan naturon de la ideo kaj la ideon ke ĝi ne estas fiksa aŭ senmova koncepto. Diversaj difinoj kaj konceptoj de riĉaĵo estis asertitaj fare de diversaj individuoj kaj en malsamaj kuntekstoj.[1] Defini la koncepton riĉo povas esti normiga procezo kun diversaj etikaj implicoj, ĉar ofte riĉomaksimumigo estas vidita kiel celo aŭ supozeble estas normiga principo propra.[2][3]
Difino fare de Unuiĝintaj Nacioj de inkluziva riĉo estas mona kvanto kiu inkludas la sumon de naturaj, homaj kaj fizikaj aktivaĵoj.[4][5] Natura kapitalo inkludas teron, arbarojn, fosiliajn brulaĵojn, kaj mineralojn. Homa kapitalo estas la eduko kaj kapabloj de la loĝantaro kaj ĉefe de la laborfoto. Fizika (aŭ "produktita") kapitalo inkludas tiajn aĵojn kiel maŝinaro, konstruaĵoj, kaj infrastrukturo. Kataro estas la plej riĉa lando en la mondo pokape.[6]
Malriĉeco estas manko de aĵoj, kiuj difinas vivkvaliton, inkluzive de manĝaĵoj, vestaĵoj, ŝirmejo, kaj sekura trinkebla akvo, sed ankaŭ netuŝeblaĵoj, kiel la oportuneco lerni kaj ĝui la respekton de samcivitanoj. Daŭraj debatoj pri kaŭzoj, efikoj, kaj malriĉec-mezurmetodoj rekte influas la planon kaj aplikon de malriĉec-reduktaj programoj, kaj tial gravas al internacia evoluigo kaj publika administracio. Evidente riĉo kaj malriĉo estas samo, depende de la nivelo kaj la kvanto, nome la kriterio pri kio kaj kiom estas taŭga aŭ sufiĉa.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.