Reĝlando Kongo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Reĝlando Kongo (en la konga lingvo: Kongo dya Ntotila aŭ Wene wa Kongo) estis bantuo regno en centra Afriko, kiu ekzistis ekde la 14-a ĝis en la 18-a jarcento. Ĝi etendiĝis dum la tempo de la kontaktado kun la portugaloj per 300.000 kvadrataj kilometroj sur partoj de la nunaj ŝtatoj Angolo (tri kvaronoj de ties teritorio), Demokratia Respubliko Kongo (unu kvarono) same kiel Respubliko Kongo (proksimume 1 %).[1] La reĝlando Kongo estis, krom la Reĝlando Lundao, la plej grava centrafrika ŝtato siatempa.