Reĝistro
From Wikipedia, the free encyclopedia
En komputado reĝistro[1][2][3] (aŭ registro[4] aŭ dateningo[5]) estas peco de la interna memoro de komputila procesoro, ofte havanta la kapaciton de unu memorvorto, uzata por diversaj specialaj celoj (precipe por teni la kurantan valoron de operando aŭ ĝian adreson). Disde ĉelo de la ĉefmemoro la reĝistroj diferencas per pli rapida kaj lakona atingeblo; tamen la nombro de reĝistroj kutime estas negranda. Simpla mikroprocesoro eventuale povas havi unu solan aritmetikan reĝistron; ordinara procesoro kiajn oni uzas en personaj komputiloj, dekkelk; dum la procesoro de servilo povas posedi kelkcent reĝistrojn.