From Wikipedia, the free encyclopedia
La Reĝa Belarta Muzeo (RBMA, nederlande Koninklijk Museum voor Schone Kunsten Antwerpen, akronime KMSKA) estas arthistoria muzeo en Antverpeno, la plej granda muzeo en la urbo. Ĝi estas lokita en belega artotemplo el la 19-a jarcento. La nuntempa hejmo de la muzeo estas monumenta kaj majesta konstruaĵo sur Leopold De Waelplaats, kiu estis konstruita inter 1884 kaj 1890 surbaze de dezajnoj fare de Jan Jacob Winders kaj Frans Van Dijk kaj estis malfermita la 11-an de aŭgusto 1890.
Reĝa Muzeo pri Belarto ĉe Antverpeno | |||
---|---|---|---|
arta muzeo | |||
Lando | Belgio vd | ||
Situo | Antverpeno | ||
Adreso | Leopold De Waelplaats | ||
Poŝtkodo | 2000 | ||
Posedanto | Flandra Komunumo de Belgio vd | ||
Estiĝo | 5-a de majo 1810 | ||
Koordinatoj | 51° 12′ 32″ N, 4° 23′ 40″ O (mapo)51.2088194.394349 | ||
| |||
Jaraj vizitantoj: | 153 214 (2010) | ||
Retpaĝo | http://www.kmska.be | ||
La kolekto, konsistanta el 7600 pentraĵoj, precipe de sud-nederlandaj kaj flandraj artistoj, ekde la Flandraj Primitivuloj laŭ Petro Paŭlo Rubens ĝis James Ensor. Oni krome retrovas eksterlandajn majstrojn kiel Nicolas Fouquet kaj Amedeo Modigliani.
La RBMA estas la plej granda kaj plej grava muzeo sub la kuratoreco de la Flandra Komunumo. Tiu kolekto estas reprezentanto de arta produktado kaj entuziasmo por arto en Antverpeno, Belgio kaj en Nederlando, kaj norde kaj sude, ekde la 15-a jarcento.
La kolekto de la RBMA donas tre kompletan superrigardon de la artaj evoluoj de la regiono, kaj precipe montras la artajn evoluojn en Antverpeno, precipe en la 16-a kaj 17-a jarcentoj, kiam la urbo estis unu el la plej gravaj artcentroj en Eŭropo [1][2].
Ĝis la alveno de la Muzeo de Nuntempa Arto Antverpeno (MUHKA), la Muzeo ankaŭ provis aĉeti verkojn de (ĉefe belgaj) nuntempaj artistoj. Dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj, verkoj de vivantaj majstroj estis akiritaj, disponigante superrigardon de artaj evoluoj en Belgio kaj eksterlande. La KMSKA havas la plej grandan kaj plej diversan Ensor-kolekton en la mondo.
Sur la supra etaĝo estas montritaj verkoj de la tielnomita "Flandraj Primitivuloj", Jan van Eyck, Rogier van der Weyden, Dirk Bouts kaj Hans Memling. Quentin Massijs, Joachim Patenier, Frans Floris kaj Marten de Vos kiel reprezentantoj de la Renesanco kaj barokaj pentristoj kiel ekzemple Peter Paul Rubens, Anthonis van Dyck kaj Jacob Jordaens ankaŭ estas montritaj. Belga pentrarto de la 19-a jarcento ĉeestas kun Nicaise de Keyser kaj Hendrik Leys, Henri de Braekeleer kaj James Ensor. Ne-belgaj ĉefverkoj estas reprezentitaj, ekzemple, fare de Jean Fouquet, Simone Martini, Frans Hals aŭ Antonello da Messina kun sia krucumo.
La teretaĝo estas malfermita al arto de la 20-a jarcento kun verkoj de Rik Wouters, Constant Permeke kaj René Magritte.
La muzeo estis fermita por renovigadoj de 2011 ĝis 2022 [3]. Ĝi remalfermiĝis la 24-an de septembro 2022 [4].
Specife, artistoj ekspoziciitaj en la muzeo inkluzivas:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.