![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/bf/Altiplano.jpg/640px-Altiplano.jpg&w=640&q=50)
Reĝa Kordilero (Bolivio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Reĝa Kordilero ( hispane : Cordillera Real ) estas montaro en la sudamerika Altiplano ( la Altebenaĵo de Andoj ) de Bolivio. Tiu masivo de faldmontaroj, plejparte konsistanta el granito, estas situanta sudoriente de Lago Titikako, kaj oriente de la bolivia ĉefurbo La-Pazo, mezurante 125 km laŭ longo kaj 20 km laŭ larĝo [1]. Malgraŭ la fakto ke ĝi troviĝas nur 17° al sudo de la ekvatoro, Reĝa Kordilero estas relative dense glaĉere okupata. Tiu estas kaŭzita de ĝia proksimeco al la amazoniaj malaltaĵoj kun la asociitaj humidaj aeramasoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/16/Cordill%C3%A8reroyalebanner.jpg/640px-Cordill%C3%A8reroyalebanner.jpg)
Rapidaj faktoj Cordillera Real, montaro ...
Reĝa Kordilero | |||
---|---|---|---|
Cordillera Real | |||
montaro | |||
![]() La pintoj de Reĝa Kordilero kiel vidite ekde la bolivia Altiplano | |||
montara sistemo [+] | |||
Ŝtato | Bolivio | ||
Regiono | Altiplano | ||
Parto de | Andoj | ||
Situo | Illimani | ||
- alteco | 6 438 m | ||
- koordinatoj | 16° 39′ S, 67° 47′ U (mapo)-16.653888888889-67.784722222222 | ||
Plej alta punkto | Illimani [+] | ||
Longo | 125 km (77.67 mi) | ||
Larĝo | 20 km (12.43 mi) | ||
Geologia konsisto | granito | ||
Materialo | granito [+] | ||
Horzono | UTC (UTC-5) | ||
|
|||
|
|||
![]() |
|||
Reĝa Kordilero | |||
![]() |
|||
Fermi