Bosnio kaj Hercegovino
ŝtato en Balkanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bosnio kaj Hercegovino (bosne en latinaj literoj Bosna i Hercegovina, mallonge BiH, en cirilaj literoj Босна и Херцеговина) estas sudorienteŭropa Respubliko de la balkana duoninsulo. Ĝi limas en la oriento al Serbio, en la sudoriento al Montenegro, en la sudokcidento, okcidento kaj nordo al Kroatio kaj laŭ malmultaj kilometroj apud Neŭmo al la Adriatika Maro. La respubliko elvenas el la eksa Socialisma federacia respubliko Jugoslavio, sed havas hodiaŭ denove la samajn landlimojn, kiuj estis donita en 1878 dum la Kongreso de Berlino. La landlima formo aspektas kiel triangulo, kaj tio estas simbole videbla en la flago [1].
Bosnujo-Hercegovino estas politike dividita en tri partojn: Serba Respubliko, Federacio Bosnio kaj Hercegovino kaj Distrikto Brĉko.
La landnomo estas kombinaĵo de la du ĉefaj historio-geografiaj provincoj – Bosnio kaj Hercegovino [2].
Bosnio kaj Hercegovino estas evoluiganta lando kaj rangas 74a laŭ la Homa Evolua Indekso. Ties ekonomio estas superregita de industrio kaj agrikulturo, sekvita de turismo kaj la serva sektoro. Turismo pliigis grave en lastaj jaroj [3][4]. La lando havas socian-sekurecon kaj universalan-kuracan sistemon; primara kaj duaranga nivela edukado estas libera. Ĝi estas membro de la UN, la Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, la Konsilio de Eŭropo, la Partnereco por Paco kaj la Centra eŭropa Interkonsento pri Libera Komerco; ĝi estas ankaŭ fondanta membro de la Unio por la Mediteraneo, establita en julio 2008 [5]. Bosnio kaj Hercegovino estas kandidata lando de la EU kaj ankaŭ estis kandidato por membriĝo en NATO ekde aprilo 2010 [6].