Flago de Bosnio kaj Hercegovino
From Wikipedia, the free encyclopedia
La flago de Bosnio kaj Hercegovino estas blua flago kun flava trilatero kaj naŭ blankaj steloj. La trilatero simbolas la tri etnojn de Bosnio kaj Hercegovino - bosnoj, kroatoj kaj serboj; ĝi ankaŭ similas la mapon de la lando, kiu mem pensigas pri trilatero (aŭ kelkfoje pri koro).
Rapidaj faktoj nacia flago ...
Flago de Bosnio kaj Hercegovino | |
---|---|
nacia flago | |
Lando | Bosnio kaj Hercegovino |
Uzo | 111000 |
Proporcio | 5:3 |
Priskribo | Flava trilatero sur blua fono, kun sep kvinpintaj blankaj steloj kaj du kromaj duonsteloj ĉe la rando de la flago. |
Oficialigo | 4-a de februaro 1998 (sed ĝisdatigita la 10-an de aŭgusto 2001 |
Aŭtoro | Carlos Westendorp |
Fermi
La koloroj blanko, bluo kaj flavo ofte ligiĝas kun idealoj pri paco, kaj ankaŭ memorigas pri la flago de la Eŭropa Unio.
- Kategorio Flago de Bosnio kaj Hercegovino en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)