Aĵpentraĵo
pentraĵa ĝenro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Aĵpentraĵo[1] aŭ (Pentrita) Aranĝitaĵo[2] aŭ Muta naturo[3] aŭ Neanimita Komponaĵo[4] estas artaĵo prezentanta plejparte senvivan enhavon, tipe: oftaj objektoj kiu povus esti naturaj (manĝaĵo, floroj, ktp.) aŭ homfarita (glasoj, libroj, juveloj, moneroj, tuboj, ktp.) en pli-malpli artefarita scenejo.
Dum kelkaj epokoj ekde Renesanco tiu subĝenro de pentrarto estas kutima. Ĝi montras avantaĝon ke la modelo ne moviĝas kaj tiele la pentristo pli komforte povas dediĉi sin al la pentrado, male al personoj aŭ aliaj bestoj moviĝantaj.