Rejvíz (nacia naturrezervejo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Rejvíz estas nacia naturrezervejo en Ĉeĥio reg. n-ro 371 proksime de vilaĝo Rejvíz, inter urboj Jeseník kaj Zlaté Hory en distrikto Jeseník. La regionon administras AOPK ČR Správa CHKO Jeseníky.
Rejvíz | |
ĉeĥe: Rejvíz | |
naturrezervejo | |
Vojo en Rejvíz | |
Oficiala nomo: Rejvíz | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Jeseník |
Municipo | Zlaté Hory |
Katastro | Rejvíz |
Montaro | Zlatohora montetaro |
Parto(j) | Granda muska lageto, Malgranda muska lageto |
Situo | naturrezervejo Rejvíz |
- alteco | 731 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 13′ 08″ N 17° 17′ 57″ O (mapo) |
Areo | 3,3129 km² (331,29 ha) |
Proklamita | 4-an de junio 1955 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Rejvíz (national nature reserve) | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Kaŭzo de la ŝirmo estas konservi komplekson de torfaj ekosistemoj kun ĉiuj specioj de kreskaĵoj kaj animaloj ligitaj al ili kaj ilia montara, akvara kaj grunda medioj.
La nacia situas sur disakvejo de rivero Černá Opava kaj Vrchovištní potok en supermara alteco 734–794 m. Kondukas tra ĝi instruiga pado Rejvíz – Mechové jezírko sur trotuaro el arbotrunkoj (falintaj arboj).[1] Ties centro estas Granda muska lageto. Ĉirkaŭ 1 km sude de domaro Rejvíz en nordorienta parto de la rezervejo troviĝas Malgranda muska lageto, kiu estas tute surkreskinta kaj ĝi ne estas al publiko alirebla.
La torfejo estiĝis en tempo de cedo de glaciepoko proksimume antaŭ 6–7 miloj da jaroj.[2] Temas pri supraĵa torfejo, kiam reteniĝas pli granda kvanto de akvo sur nelikebla subaĵo.
El arboj ĉi tie kreskas precipe malpli alta pino (Pinus uncinata). Ĉieĉeestanta estas ĉi tie musko sfagno kaj kreskas ĉi tie ankaŭ karnovora planto rondfolia drozero. En senpera ĉirkaŭaĵo de la propraj torfejoj aperas specioj tipaj por marĉitaj herbejoj kiel daktiloriso (Dactylorhiza majalis), doroniko (Doronicum austriacum), karekso kaj lilio.[3]
El mamuloj ĉi tie regule aperas vesperto (Eptesicus nilssonii), el birdoj nigra pego, funebra strigo, krekso kaj nigra cikonio. Aperas ĉi tie ankaŭ specioj de salamandroj – alpa trituro.[3]
El malpli altaj animaloj estas interesa trovo de arkta specio de anisoptero. Vivas ĉi tie krom aliaj granda kvanto de diversaj araneoj.[2]
En la jaro 2018 okazis en la rezervejo minado de ligno pro kurkulia kalamito. La hakitaj arboj estis kontraŭleĝe flegitaj per venena cipermetrino. Tiu ĉi agado restos verŝajne sen puno.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.