From Wikipedia, the free encyclopedia
La Konstruaĵo de Reichstag enhavas la nuntempan germanan parlamenton Bundestag en Berlino. Ĝi estis konstruita de 1884 ĝis 1894 laŭ la planoj de la artiktekto Paul Wallot (tial ankaŭ: Wallot-konstruaĵo), en la stilo novrenesanca.
Reichstag | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reichstagsgebäude | |||||
registara konstruaĵo vidindaĵo | |||||
Bazaj datoj | |||||
Konstrustilo | Novrenesanco • moderna arkitekturo vd | ||||
Arkitekto | Paul Wallot • Norman Foster vd | ||||
Estiĝo | 1894 | ||||
Malfermo | 1894 | ||||
Areo | 13 291 m² | ||||
Lando | Germanio vd | ||||
Situo | Berlin-Mitte | ||||
Situanta sur | Placo de la Respubliko | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 52° 31′ 7″ N, 13° 22′ 34″ O (mapo)52.51861111111113.376111111111 | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | http://www.bundestag.de | ||||
Ĝis 1933 tie kunsidis la germana parlamento Reichstag. Je la nokto al la 28-a de februaro 1933 la konstruaĵo bruliĝis, la kialo ankoraŭ nuntempe ne estas tute konata. La nacisocialistoj uzis la okazon por terorizi politikajn kontraŭulojn. Dum la nacisocialista tempo senpotenca parlamento kunvenis, malofte, en la operejo Krolloper.
Ĉar la Ruĝa armeo kredis erare ke la Reichstag estis potenca organo en la Hitler-regno, ĝi flirtigis ruĝajn flagojn en 1945 je la invado de Berlino. La konstruaĵo restis ruino, sed en 1955 la germana parlamento Bundestag en Bonn decidis la plenan restarigon, kiu estis preta en 1973. Oni uzis la konstruaĵon ekde la rekonstruiĝo en 1973 por muzea prezento pri la parlamenta historio kaj por ekspozicioj, ĉar la parlamento pro la volo de la kvar aliancanoj ne rajtis kunsidi en Berlino.
Post la reunuiĝo en 1990 la parlamento decidis ke Berlino estu denove la sidejo de parlamento kaj registaro. Ekde 1999 la (rekonstruita) konstruaĵo servas denove kiel la parlamentejo por tuta Germanio.
La bulgardevena artisto Christo kovris la konstruaĵon en 1995.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.