From Wikipedia, the free encyclopedia
La rojo Reichenbach estas 16,1 km longa, orografie dekstra flankrivero de la rivereto Glan en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
Reichenbach | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Rejnlando-Palatinato, Germanio, |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 9,1 km |
Fluo | |
Fonto | okcidente de Kollweiler |
- Alteco super marnivelo | 376 m |
Enfluejo | Bei Altenglan in den Glan |
- Alteco | 196 m |
Geografio | |
La rivereto Reichenbach fontas okcidente de Kollweiler ĉe la suda flanko de la monto Spannagelberg sur alteco de 376 m super marnivelo. De ĉi-tie la rojo fluas sudorienten tra la vilaĝo Kollweiler. Poste ĝi turniĝas en granda arko nordokcidenten. Ĝi preterfluas okcidente la altaĵon Mühlhöhe.
Poste ĝi trafluas Reichenbach-Steegen, Oberstaufenbach, Niederstaufenbach kaj Friedelhausen kaj enfluas apud Altenglan sur alteco de 196 m super marnivelo en la rivereton Glan.
Sur sia 16,1 km longa vojo la rojo superas altodiferencon de 180 m, kio egalas al meza dekliveco de 11,2 ‰. La Reichenbach deakvigas areon de 44,158 km².
La rivereto havas multajn mallongajn flankriverojn. La plej grava estas kun longeco de 4,4 km la Bosenbach, kies akvokolektan areon havas 9,281 km².
Nun sekvas la listo de la flankriveroj de la Reichenbach de la fonto al la enfluejo. Indikita estas la orografia situo[1], la longeco[2], la grandeco de la akvokolekta areo[2], la alteco de la enfluejo[1] kaj la Germana Akveja Kodo[2].
nomo | situo | longeco [km] | akvokolekta areo [km²] | alteco de la enfluejo [m. s.m.] | DGKZ |
---|---|---|---|---|---|
Rackenbach | maldekstre | 1,2 | 0,779 | 280 | 254636312 |
Albersbach | dekstre | 1,0 | 2,041 | 279 | 254636314 |
Wintergrund | dekstre | 1,4 | 1,956 | 269 | 254636316 |
Kaulbach | maldekstre | 1,2 | 0,981 | 269 | 25463632 |
Limbach | maldekstre | 1,5 | 1,301 | 257 | 2546364 |
Gerschbach | maldekstre | 0,8 | 1,720 | 248 | 25463652 |
Lochbach | maldekstre | 1,5 | 1,417 | 239 | 25463654 |
Niederstaufenbach | dekstre | 1,3 | 1,032 | 239 | 25463656 |
Bosenbach | dekstre | 4,4 | 9,281 | 229 | 2546366 |
Mahrbach | dekstre | 0,8 | 0,691 | 229 | 25463672 |
Hütschbach | maldekstre | 0,8 | 1,212 | 223 | 25463674 |
Kalschbach | dekstre | 1,9 | 2,349 | 210 | 2546368 |
La rivereto apartenas al la fajnmineralriĉaj, silikataj mezmontaraj riveretoj. La akveja strukturkvalito de la supra parto estas grandparte forte ĝis komplete ŝanĝita. La malsupra parto estas meze ĝis signife ŝanĝita. La akveja kvalito estas malsupre de Reichenbach-Steegen meze ŝarĝita (stato 2005).[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.