From Wikipedia, the free encyclopedia
Litovio povas esti dividada inter kvin historiaj kaj kulturaj regionoj. La limoj inter la unuopaj regionoj ne estas ekzakte klaraj, ĉar la regionoj ne estas oficialaj politikaj aŭ administraj unuoj. Ili difiniĝas kulture, per lokaj tradicioj, apartaj dialektoj de la litova lingvo, popolaj kantoj, tradiciaj historioj ktp.
Escepte de Ĵemajtio neniu regiono iam estis politika aŭ administra unuo. Tamen ekzistas provoj anstataŭigi la dek distriktojn de Litovio per politikaj regionoj surbaze de la nunaj etnografiaj regionoj, kaj nomi la regionojn "landoj" (žemė, plurale žemės) - iom laŭ la ekzemplo de Germanio aŭ Aŭstrio. Kompare kun aliaj ŝtatoj de Eŭropa Unio, malpli ol dek politikaj subŝtatoj de Litovio sufiĉus kaj en aliaj ŝtatoj oftas historie kreskintaj, ne artefarite difinitaj, politikaj subŝtatoj surbaze de tradiciaj regionoj. Iuj politikistoj, kiel la eksa prezidento Rolandas Paksas, subtenas la projekton, sed nenio estas decidita. Se la planoj konkretiĝus, supozeble la historia regiono "Eta Litovio", kiu grandparte historie troviĝas en teritorio nun administrata de Rusio, supozeble politike estus alkroĉata al Ĵemajtio kaj nur estus kvar, ne kvin, politikaj "landoj".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.