Recep Tayyip Erdoğan
12-a prezidanto de Turkio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Recep Tayyip ERDOĞAN [reĝep tajip erdoan] (naskiĝis la 26-an de februaro 1954 en Istanbulo) estas turka politikisto, kiu servas kiel prezidanto de Turkio, la unua demokratie elektita prezidanto de tiu lando, ekde la 28-a de aŭgusto 2014. Antaŭe li enoficiĝis kiel ĉefministro ekde la 11-an de marto 2003. Li estas la 12-a turka prezidento, li sukcedis al Abdullah Gül.
Recep Tayyip Erdoğan | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Recep Tayyip Erdoğan | |||||
Naskiĝo | 26-an de februaro 1954 (1954-02-26) (70-jaraĝa) en Kasımpaşa | ||||
Religio | sunaismo vd | ||||
Lingvoj | turka • angla vd | ||||
Loĝloko | Istanbulo vd | ||||
Ŝtataneco | Turkio vd | ||||
Alma mater | Marmara University Faculty of Economics and Administrative Sciences • İmam Hatip school • Universitato Marmara vd | ||||
Partio | Partio de Justeco kaj Disvolviĝo • National Salvation Party • Bonfarta Partio • Virteca Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Emine Erdoğan | ||||
Infanoj | Sümeyye Erdoğan • Necmettin Bilal Erdoğan • Ahmet Burak Erdoğan • Esra Erdoğan vd | ||||
Parencoj | Berat Albayrak • Selçuk Bayraktar vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ŝtatreprezentanto • politikisto • ekonomikisto vd | ||||
Laborkampo | politiko vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | A Fairer World Is Possible vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Erdoğan estas gvidanto de politika partio la Adalet ve Kalkınma Partisi (AKP), kiu elpaŝas por "milda islamismo", analogie al la Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU). Agado de tiu partio kaŭzis en 2007 amasajn protestojn subtene al tradicia turkia laikeco.
En junio de 2011 venkis la trian fojon la prezidanto Recep Tayyip Erdoğan en la ĝenerala balotado.
Erdoğan kaŭzis internacian indignon en 2016, kiam li komencis proceduron kontraŭ Jan Böhmermann, kiu antaŭe insultis Erdoğan en satira poemo.
Dum sia prezidenteco li ĝuis pli kaj pli la povon kaj estas konsiderita aŭtokrata sultano[1],[2].