![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5c/Royal_game_of_Ur%252Cat_the_British_Museum.jpg/640px-Royal_game_of_Ur%252Cat_the_British_Museum.jpg&w=640&q=50)
Reĝa Ludo de Ur
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Reĝa Ludo de Ur, konata ankaŭ kiel Ludo de la Dudek Kvadratoj, referencas al antikva ludo reprezentata per du ludotabuloj trovitaj en la reĝa tombejo de Ur en Irako fare de Leonard Woolley en la 1920-aj jaroj. La du tabuloj datas el la Unua Dynastio de Ur, antaŭ 2600 a.K., kaj tio faras la Reĝan Ludon de Ur unu el la plej antikvaj ekzemploj de tabulaj ludoj iam trovitaj, kvankam la tabuloj de Senet trovitaj en tomboj de Antikva Egipto antaŭas ĝin per tiom multe kiom ĝis 900 jaroj. La Ur-stila ludtabulo de la Dudek Kvadratoj estis konata ankaŭ en Egipto kiel Asseb, kaj estis trovita en la tombejo de la faraono Tutanĥamono ekzemple, inter aliaj lokoj. La malkovro de tabulo parte priskribanta la ludadon permesis ke la ludo estu ludata denove post ĉirkaŭ 2000 jaroj, kvankam la rekonstruoj de la reguloj detale iom diferencis amplekse.
Reĝa ludo de Ur | ||
---|---|---|
![]() | ||
arkeologia trovaĵo • tabulludo • vetkurludo • kubludo | ||
Nombro de ludantoj | 2 | |
Daŭro de preparo | neniu | |
Daŭro de ludo | 30 minutoj. | |
Hazardo | meza | |
Estiĝo | 2400 a.K. - 2600 a.K. | |
Sumera ludo (Kubludo) | ||
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Table_royal_game_of_Ur_%28III_millennium_bc%29.svg/220px-Table_royal_game_of_Ur_%28III_millennium_bc%29.svg.png)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/05/Royal_Game_of_Ur_rules.jpg/640px-Royal_Game_of_Ur_rules.jpg)