From Wikipedia, the free encyclopedia
Siro Charles Leonard WOOLLEY (Londono, la 17-an de aprilo 1880 – Londono, la 20-an de februaro 1960) estis angla arkeologo, elfosinto de la mezopotamia urbo Ur.
Leonard Woolley | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Charles Leonard Woolley . |
Naskiĝo | 17-an de aprilo 1880 en Upper Clapton |
Morto | 20-an de februaro 1960 (79-jaraĝa) en Londono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Nova Kolegio St John's School, Leatherhead (en) |
Familio | |
Patro | George Herbert Woolley (en) |
Patrino | Sarah Cathcart (en) |
Frat(in)oj | Geoffrey Harold Woolley (en) kaj George Cathcart Woolley (en) |
Edz(in)o | Katharine Woolley |
Okupo | |
Okupo | antropologo arkeologo asiriologo |
Li naskiĝis en Londono, studis en Oksfordo, en la New College. Liaj unuaj arkeologiaj elfosadoj okazis en Egipto, poste li veturis antaŭ la unua mondmilito al Mezopotamio kaj en 1912 transprenis elfosadajn laborojn de Karkemiŝ. Li daŭrigis tie la elfosadojn ĝis 1914. Li komencis la elfosadajn laborojn de Ur en 1919 kaj finis ilin en 1934. Lia plej grava malkovro estis la trovo de la reĝa tombejo de Ur kun ekzemple la Standardo de Ur. Li elfosadis en 1937-39 kaj 1946-49 en Alalah, en 1946-49 paralele en Al-Mina. Dum elfosado de Ur, li kun sia edzino gastigis dum relative longa tempo la faman krim-verkistinon Agatha Christie.
Li iĝis siro en 1935 pro meritoj en la arkeologio.
Woolley estas unu el la modernaj arkeologoj. Dum antaŭuloj, kiel Heinrich Schliemann, Paul-Émile Botta, Austen Henry Layard kaj Hormuzd Rassam klopodis pro persona ambicio por la plej sensaciaj trovaĵoj dum la plej mallonga tempo; por Woolley gravis la preciza, detala fundamentado de la esploro por akiri la plej multan kaj precizan informojn pri la esplorita loko kaj kulturo. Li ne ŝparis tempon por instrui la indiĝenajn dungitulojn, kiel fosi sen difekti la trovitajn objektojn, kiel rapide protekti la fosadejon okaze de abrupta tempesto. Li tiel elfosadis en Ur – en antaŭo de la templa distrikto - preskaŭ 2000 tombojn, kiujn li konscience, precize registris. Li revenis tien kvin jarojn poste en 1927 por elfosi la reĝajn kaj princajn tombojn. Li direktis elfosadon de 16 reĝaj tomboj, en kiuj la reĝoj estis entombigitaj kun grandnombraj akompanantoj. Li identigis la sinsekvajn kulturojn laŭ la diversaj tavoloj. Li fosis ĝis la neĝenita grundo, kie li trovis argilan tavolon dikan de 2,5 m. Li pensis trovi spurojn de la tutmonda diluvo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.