Raphael Lemkin
From Wikipedia, the free encyclopedia
Raphael LEMKIN aŭ Rafał Lemkin (naskiĝis la 24-a de junio 1900 en Bezwodne, proksime al Wołkowysk, Pollando, hodiaŭ en Belorusio, mortis en Novjorko la 28-an de aŭgusto 1959) - pola juristo juddevena specialiĝanta pri puna juro, aŭtoro de nocio "genocido" kaj de projekto de Konvencio pri Genocido, subskribita la 9-an de decembro 1948, aktivisto pri homaj rajtoj.
Raphael Lemkin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de junio 1900 (1900-06-24) en Biazvodna |
Morto | 28-an de aŭgusto 1959 (1959-08-28) (59-jaraĝa) en Nov-Jorko, Nov-Jorkio |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Mount Hebron Cemetery (en) |
Lingvoj | angla • pola |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Pollando Usono |
Alma mater | Jura Fakultato de Lviva Universitato Universitato de Hajdelbergo Lviva Universitato |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | advokato akuzisto pacologo juristo |
En la jaro 1943 Raphael Lemkin formis vorton "ludo-bójstwo" (genocido) de polaj vortoj "lud" (popolo) kaj "zabójstwo" (murdo) kaj en la jaro 1944 la anglan vorton "genocide" de greke "genos" (popolo) kaj latine "caedere" (mortigi). Jam 1933 pro la sorto de la armenoj, li vojaĝis al Madrido al kongreso de juristoj de la Ligo de Nacioj por peti akcepti ĉarton kontraŭ ekstermado de kompletaj popoloj – sen sukceso. Sed ankoraŭ estis daŭronta 15 jaroj da ekstrema sufero de homaro, ĝis Ĝenerala Asembleo de la UNO akceptis preskaŭ neŝanĝitan ĉarton kontraŭ genocido, tion la juda juristo LEMKIN proponis al UNO en 1946. Li mortis en 1959 forgesita kaj malriĉigita en sia loĝejo en East Harlem NY, Usono.