From Wikipedia, the free encyclopedia
Rancagua [rankagua] estas urbego, universitata urbo kaj diocezo en meza Ĉilio. Ĝi estas parto de la samnoma urbaro, krome provinca ĉefurbo. Ĝia antaŭnomo estis ’’’Santa Cruz de Triana’’’.
Rancagua | |||
---|---|---|---|
urbo en Ĉilio urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 231 370 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 4 374 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 10′ S, 70° 44′ U (mapo)-34.165388888889-70.739805555556 [+] | ||
Alto | 572 m [+] | ||
Areo | 52,9 km² (5 290 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-04:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Rancagua [+] | |||
Rancagua situas ĉe antaŭmontoj de Andoj laŭ rivero. San Bernardo (Ĉilio) troviĝas 63, ’’’Santiago de Ĉilio’’’ 80, Viña del Mar kaj Valparaiso po 147, Koncepciono 362, Temuco 534, Puerto Montt 835, Antofagasta (urbo) 1170, Punta Arenas 2111 km.
Rancagua estis fondita en 1743 fare de hispanoj, sed pli frue vivis jam triboj en tiu loko, eĉ dum Inkaa Imperio. En 1814 tie okazis signifa batalo inter respublikaj ĉiliaj trupoj kaj hispanoj, kie la hispanoj venkis. En 2010 sismo okazis.
En ĉirkaŭaĵo de Rancagua oni okupiĝas ĉefe pri vitoj, krome pri grenoj, fruktoj kaj legomoj. Menciindas brdado de bovoj. En la urbego mem oni okupiĝas pri prilaborado de nutraĵoj, turismoj kaj komercadoj.
Rancagua estas atingebla per la Tut-Amerika Ŝoseo kaj per fervojo. La urbego havas flughavenon. En Rancagua aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Rancagua situas en mediteranea klimato, tamen kun longa seka sezono. La averaĝa jara temperaturo estas 22 °C, tio kulminas en januaro kaj februaro kun 30 °C. Ĝenerale ne okazas frostoj. Jare pluvas iomete pli, ol 500 mm. En decembro kaj januaro neniam pluvas, sed en junio kaj julio pluvas pli olla pluvo pli, ol 100 mm.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.