From Wikipedia, the free encyclopedia
Rampur, laŭ urdue kaj hindie रामपुर estas urbego kaj municipo en norda Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo jam en proksimeco de Utarakando, en la samnoma distrikto Rampur, kie ĝi estas ties sidejo.
Rampur | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 244901 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 47′ N, 79° 1′ O (mapo)28.78879.019 [+] | ||
Alto | 288 m [+] | ||
Areo | 20,2 km² (2 020 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Rampur, Uttar Pradesh [+] | |||
Rampur havis populacion de 325 248 en 2011, sed laŭ takso en 2022 444 000 kun legopovo de 54%, kiu estas signife pli malalta, ol la subŝtata averaĝo.
Rampur situas sur ebenaĵo 192 metrojn super la marnivelo. Moradabad troviĝas 25, Barejli 61, tutlanda ĉefurbo Delhio 176, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 287, Kolkato 1164, Mumbajo 1259 kilometrojn (aere) .
La princlando de Rampur estis establita fare de en:Faizullah Khan en 1774 kaj regis en la urbo ĝis 1794 kun ĉeesto de britoj. La princlando estis brita protekto poste. En 2007 la ministerio deklaris la distrikton minoritata loko en la ŝtato surbaze de la censodatumoj (2001) pri populacio, sociekonomikaj indikiloj kaj bazaj agrablaj indikiloj.
Ekonomio de Rampur (havanta tre fekundan grundon) baziĝas sur agrikulturo. Oni okupiĝas pri vinfarado, sukerprilaborado, produktado de alkoholoj, mentola oleoproduktado, tekstila teksado kaj fabrikado de agrikulturaj iloj. La urbego famas pri specialaj tranĉiloj, sed la registaro malpermesis fari tranĉilojn kun klingoj pli longaj ol 4,5 coloj, kaŭzante falon en ilia populareco.
En Rampur la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj urdua.
En Rampur vivas precipe islamanoj (70%), iom hinduoj (28,5%), iomete sikistoj (1%) kaj ankaŭ aliaj.
En Rampur la plej altgrada eduko okazas en universitato, sed ekzistas ankaŭ altlernejoj.
Al Rampur kuras tri fervojaj linioj el Moradabad, Barejli kaj Utarakando, krome po tri ĉefvojoj kaj flankovojoj el diversaj direktoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Barejli.
La averaĝa temperaturo en Rampur varias inter 15-26 °C. La meza jarpluvo estas 705 mm. Inter junio-septembro pli ofte pluvas pro la musono, en la ceteraj monatoj apenaŭ pluvas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.