From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ramajano (sanskrite रामायणम्, Rāmāyaṇam) estas unu el la du plej gravaj sanskritlingvaj epopeoj de Antikva Hindio. La alia granda epopeo estas la Mahabarato, kun kiu ĝi estas parto de la epopea stilo konata kiel itihāsa,[1] kiu signifas historion. La eventoj priskribitaj en la Ramajano okazas antaŭ ol tiuj de la Mahabarato.
रामायण | |||||
---|---|---|---|---|---|
popola eposo • literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Valmikio | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | sanskrito | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | epopeo • poezio | ||||
| |||||
| |||||
La Ramajano estas atribuita al la saĝulo Valmikio, kaj ĝi rakontas pri la vivo de Ramo —la legenda princo de la raĝlando Kosalo— kaj sekvas lian dek-kvar-jaran ekzilon en la arbaro, ordonita de lia patro, la raĝo Daŝarato, pro peto de lia duonpatrino Kajkejio; liajn vojaĝojn tra arbaroj en Barato kun liaj edzino Sito kaj frato Lakŝmano; la forrabon de Sito de la granda raĝo de Lanko, Ravano, kiu rezultis en milito inter Ramo kaj Ravano; kaj la eventualan revenon de Ramo al Ajodjo —la ĉefurbo de Kosalo— por esti fine kronita kiel raĝon.
En hinduismo, ĝi estas konsiderita kiel la unua poemo (adikavya) kaj ties roluloj Ramo, Sito, Lakŝmano, Barato, Hanumano kaj Ravano estas fundamentaj en la kulturo de Sudazio kaj Sudorientazio, kiel Barato, Nepalo, Srilanko, Tajlando, Kamboĝo kaj Indonezio.
Laŭ J. L. Brockington, la plej antikva tavolo de verkado kredeble okazis inter la –7-a kaj la –4-a jarcentoj, kaj la plej nova okazis ĉ. la 3-a jarcento.[2]
Ĝi estas unu el la plej longaj antikvaj epikoj en la monda literaturo. Ĝi konsistas el preskaŭ 24,000 versoj, la plimulto el ili komponitaj en la metrikoj ŝloko kaj anuŝtubo, dividitaj en ses volumojn (kand) (Adi (Bala) Kand, Ayodhya Kand, Aranya Kand, Kishkindha Kand, Sundara Kand, Lanka Kand) kaj 500 ĉapitrojn (sarga).
La nomo Ramajano devenas de la titolo Rāmāyaṇam en Sanskrito, kiu estas formita de la vortoj Rāma —la nomo de la heroo— kaj āyaṇam —kiu signifas vojon—, do La Vojaĝo de Ramo aŭ La Vojo Elektita de Ramo.[3]
Laŭ la Dasarathajātaka (n-ro. 461) en la Ĝatakoj el la budhisma kanono, la bodisatvo de la budho Gotamo iam naskiĝis kiel Ramo.[4]
En tiu versio, Ravano ne aperas, sed li aperas en aliaj budhismaj tekstoj, kiel en la Laṅkāvatārasūtra.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.